Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FIZIKO

Ĉu antimaterio en la universo?

Estas konata delonge la ekzisto de la tiel nomata antimaterio, konsistanta el antipartikloj kiuj havas kontraŭan ŝargon aŭ spinon ol la partikloj de la ordinara materio. La unua antipartiklo, kiun observis en 1932 la amerika fizikisto Carl D. Anderson inter la trakoj de kosma radiado en nubkamero, estis la pozitrono, kiu havas la saman mason, sed pozitivan ŝargon, kompare kun la delonge konata negativŝarga elektrono. Inter la multaj antipartikloj eĉ neŭtraj partikloj (neŭtronoj, neŭtrinoj) estas distingeblaj pro sia kontraŭa spino (horloĝdirekta aŭ kontraŭa), dum ili veturas en la spaco. La nombro de la konataj elementaj partikloj kaj antipartikloj estas jam tiel granda, ke oni ŝerce parolas pri partikla kaj antipartikla zooj.

Estas tamen strange, ke oni trovis nur individuajn antipartiklojn, sed ne antimaterion. Do kreiĝis la hipotezo, ke dum la praeksplodo la maso de la antimaterio estis pli malgranda ol tiu de la ordinara materio. Kaj ĉar ĉe interpuŝiĝo partiklo kaj antipartiklo neniigas unu la alian, do ambaŭ malaperas kaj fariĝas energio disradiata. Do post tempo la antimaterio malaperis el la universo.

Estis sensacio, kiam, post prilukto de grandegaj malfacilaĵoj, en la Eŭropa Centro de Nuklea Esploro CERN, Ĝenevo, en 1995 oni sukcesis kunmeti kompletan antiatomon, ne nur memstarajn elementajn partiklojn. La malfacilaĵoj solidigis la opinion, ke en la universo jam tute ne ekzistas antimaterio.

Tamen iuj hipotezas, ke ĉe la rando de la Kosmo eble ekzistas izolitaj antimaterio-“poŝoj”. En humura poemo, titolita Danĝeroj de moderna vivado, Harold P. Furth skribas pri malproksima insulo el antimaterio, kie vivis d-ro Edvardo Anti-Teller kun anti-amikoj kaj anti-parencoj, sen ia ajn suspekto pri alia mondo. Iun matenon venis vizitanto de la Tero. Ĝoje ili kriis unu al la alia tra super la plaĝo; ja ili estis similaj kiel du lentoj. Ili premis la manojn unu al la alia, kaj la restaĵo estis ... gama-radioj.

OH