Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Mediprotekta industrio havas esperigan estonton

La ĉina mediprotekta industrio nur ekformiĝis antaŭ iom pli ol dek jaroj. Kvankam ĝis nun ĝi estas etskala, ĝi jam iĝis unu el la plej rapide disvolviĝantaj novtipaj industrioj. Oni antaŭkalkulis, ke en 2000 ĝia produktovaloro atingos pli ol 100 miliardojn da juanoj. Dum la venontaj jardekoj, tiu cifero kreskos meznombre po 15 ĝis 20 % jare.

Nuntempe la jara produktovaloro de la mediprotekta industrio reprezentas nur 1 % de tiu de la tutmonda sambranĉa industrio. Landinterne la vendosumo estas 30 miliardoj da juanoj kaj ankaŭ ne superas 1 % de la malneta nacia produkto. La maŝinindustria parto de la ĉina mediprotekta sektoro teknike ankoraŭ restas sur tre malalta nivelo. Malpli ol 4 % de ĝiaj produktaĵoj alproksimiĝas al la internacia nivelo. Tamen, ĝi certe povos iĝi nova kreskopunkto de la ĉina ekonomio.

En 1998 la ŝtato emisiis obligacian prunton de 200 miliardoj da juanoj por financi medireguladon. Por akiri financan helpon, pluraj provincoj kaj municipoj entute prezentis al la ŝtato 1647 konstruprojektojn por protekti la medion kontraŭ poluado. El tiuj, 200 grandaj projektoj estis aprobitaj, kun valoro de pli ol 50 miliardoj da juanoj. La projektoj glate iras kaj kelkaj el ili jam kompletiĝis.

MU Binghua