Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Diferenco inter riĉo kaj malriĉo kreskas

Nun en ĉinaj bankoj la totalaj mondeponoj de urbanoj jam atingas 6000 miliardojn da juanoj. Post enketo oni konstatis, ke inter la urbanoj la riĉuloj estas malpli ol 5 %, tamen iliaj deponoj jam konsistigas ĉirkaŭ duonon de la totala deponsumo. La fenomeno, ke en la ĉinaj urboj malmultaj riĉas kaj multaj malriĉas, montriĝas tre grava.

Tamen, ekde 1999 aperis ankaŭ alia fenomeno: la diferenco de enspezo inter la urbanoj kaj la vilaĝanoj draste pligrandiĝis. Freŝa ekonomia bulteno de la Ŝtata Statistika Buroo, rilata al enspezoj de 4000 familioj en urboj kaj vilaĝoj, anoncas ke en 1999 la disponebla enspezo estis po 5854 juanoj por urbano. Kompare kun la antaŭa jaro ĝi kreskis je 7,9 %. Sed en la sama jaro por plejparto de la kamparaj familioj la enspezo apenaŭ plimultiĝis. Dum la periodo 1997–1999 la plenaĝaj vilaĝanoj en orienta Ĉinio, kie estis bona ekonomia situacio, meznombre havis enspezon de pli ol 3000 juanoj jare. Samtempe, en la malriĉa okcidenta Ĉinio la enspezo ne superis 1000 juanojn.

Pli grave estas ke, dum la urbana enspezo kreskas stabile, la diferenco inter enspezoj de la urboj kaj la vilaĝoj pligrandiĝas daŭre. La bulteno asertas ankaŭ ke 20 % de la ĉinoj, kiuj posedas 43 % de la sociaj riĉaĵoj, havas altan enspezon.

La granda diferenco inter riĉo kaj malriĉo estas kaŭzanta plurajn sociajn problemojn. Tion la ĉina registaro taksas grava kaj ĝi alprenas kelkajn metodojn por ne lasi la diferencon plu pligrandiĝi. Ekzemple, ĝi subtenas kaj kuraĝigas fortajn entreprenojn en- kaj ekster-landajn, por ke ili ekspluatu la okcidentan parton de Ĉinio. Per tio eblos redukti la ekonomian diferencon inter partoj orienta kaj okcidenta.

Krome, la registaro laŭeble faras politikon, kiu helpas al malriĉuloj eliri el embaraso. Fakuloj pri socio kaj pri ekonomio serioze tion kritikis, opiniante ke tiuj klasikaj metodoj havos bonan efikon nur post relative longa tempo kaj tute ne povas solvi urĝajn aferojn, kaj ke por la nuna Ĉinio, en kiu vivas kelkcent milionoj da malriĉaj kamparanoj, oni nepre devas serĉi apartajn rimedojn por ke ili komencu suriri riĉigan vojon.

MU Binghua