Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Pri homeopatio simple kaj trafe

Libro pri homeopatio en Esperanto aspektas kiel simpatia kombino. Ĉar, se nia mondo de komplikaj komunikproblemoj nepre bezonas la simplan solvon de la Internacia Lingvo, same la medicina mondo de kompleksega (kaj multekosta, iufoje nehumana) teknologio nepre bezonas la helpon de homeopatio. Kaj se al la esperanta fakliteraturo utilas riĉiĝo per verko kiel Homeopatio Populara, same al la homeopatia movado utilas tutmonda disvastiĝo per la Internacia Lingvo.

Homeopatio estas kuracmetodo kreita de Hahnemann antaŭ pli ol 200 jaroj, sed ĝis nun ne sufiĉe utiligata por la bono de malsanuloj. Malgraŭ pluraj indikoj, niaj karteziaj sciencistoj ankoraŭ antaŭjuĝas ĝin kiel senefikan. Tamen, eĉ prestiĝaj medicinrevuoj (ekzemple, ĉi-jare en Anglio) jam publikigis seriozajn esplorojn, kiuj demonstras ĝian efikon – kio igas onin supozi, ke malantaŭ tiaj antaŭjuĝoj kuŝas, eble, ekonomiaj interesoj.

Iel ajn, libermensaj homoj devus studi la aferon kaj provi ĝin. Temas ja pri kampo, kie empirio pleje valoras.

La libro havas la grandan meriton prezenti la bazajn informojn pri homeopatio per simpla kaj trafa lingvaĵo, tute komprenebla eĉ al nefakulo. La aŭtoro komentas la faman principon Similia similibus curantur (Similojn kuracas similoj), la vidpunkton de homeopatio pri pluraj oftaj sanproblemoj, kaj indikas plej ofte uzatajn medikamentojn kontraŭ plej ordinaraj malsanoj. Fine, oni listigas kuracilojn uzeblajn sen konsulti kuraciston. Kompreneble, kuracistoj kaj aliaj fakuloj pri sano trovos la informojn tro resumaj – jen do sugesto, ke la aŭtoro dediĉu sin al alia, porfakula verko.

Se la celo de ĉi tiu verko ne estus disponigi mallongajn praktikajn informojn al pacientoj mem, oni povus bedaŭri, ke la aŭtoro ne enmetis kelkajn liniojn pri la belega biografio de Hahnemann, pri la kvar fundamentoj de homeopatio (leĝo de simileco, eksperimentado en sana homo, unuopaj dozoj kaj diluado/dinamizado de la medikamentoj – el kiuj nur la unuaj du estis supraĵe klarigitaj), kaj pri aliaj kuracistoj, kiuj kontribuis al tiu metodo, post Hahnemann. Kaj ĉar eĉ pacientoj scias pri la ekzisto de malsamaj homeopatiaj skoloj (tiu, kiu defendas la uzadon de po unusola medikamento kaj tiu por po pluraj medikamentoj), tial eble estus utile klarigi al nefakuloj la argumentojn de ambaŭ. Krome, certe interesus la ĝeneralan publikon koncizaj konsideroj pri du esencaj konceptoj de homeopatia doktrino: la “vitala forto” kaj la vera, profunda senco de resaniĝo (korpa, mensa kaj spirita reekvilibriĝo). Sed mi komprenas, ke tiaj aldonaĵoj komplikus la verkon, kiu ĉefe celas simplecon kaj trafecon.

La eldono estas portugallingva kaj esperanta. La tradukintoj faris seriozan laboron kaj mi kompatas ilin, kiam ili devis alfronti la esprimon Materia Medica; la solvo “medikamentaj lernobjektoj” miskomprenigas la ideon, kiu fakte temas pri listo de medikamentoj kun la koncernaj simptomoj. Al mi ŝajnas, ke oni devus lasi la terminon en la latina lingvo, laŭ kiu ĝi estas internacie konata, kaj aldoni noton, por klarigo. Cetere la teksto estas tute klara, kaj disaj preseraroj (eĉ sur la dua kovrilo) ne kompromitas la enhavon. Leginda, hejme havinda, disvastiginda, gratulinda verketo.

Paulo Sergio VIANA

Izao Carneiro Soares: Homeopatia Popular/Homeopatio Populara. Dulingva (portugala kaj esperanta). En Esperanton tradukis Neusa Priscotin Mendes, Amilton Jorge da Costa Reis, Edmea Marturano Villela. Eld. Conhecimento Editorial Ltda, Brazilo, 2000, 96 paĝoj broŝuritaj. ISBN 85-87619-12-8. Prezo ĉe FEL: 8,60 eŭroj + afranko.