Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Morti miskomprene (1)

“Ĉu ni mortu miskomprene? (2)” (MONATO, 2000/10, p. 23). La napokapa, amatora ĵurnalisto fanatike deliranta, Hajd-parka, freneza angulparolanto, informas la plenscian, modelan, ne amatoran ĵurnaliston Pejno Simono, ke ĉiuj deliraĵoj el lia degeneriga plumo ĉiam estas fundamentitaj sur faktoj aŭ konstatoj de seriozaj pensuloj, ĉu stultaj aŭ ne. La fontoj de niaj “misasertoj” (laŭ via pejna moŝto) estis kompilitaj de usonano, uzanto de la angla lingvo, Kent Jones el NBC. (Dateline, 18an de januaro 2000. Fatal Words, Communication clashed and aircraft crashes. U. of Chicago Press, 1994. Steven Cushing. 162 p.) kaj “La Reppublica”, 5an de julio 1996. En la sama MONATO, p. 23, la “Flugilhavaj vortoj” de Garbhan MacAoidh, ankaŭ anglalingvano, montras klare kaj klere aspektojn de netaŭgeco de la angla lingvo por aviado.

Jes, mayday — m’aider — mede (helpon), estas la urĝiga, fakĵargona signalo, kiun la legantoj de MONATO devas disaŭdigi por eviti la “buŝuman”, definitivan kraŝon de libera, objektiva informado fronte al la vipura ĵurnalismo en stilo de jezuito, Pejno Simono.

Gilbert LEDON, Brazilo