Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Senperforta respondo

Mi atentigas Werner Schad (MONATO, 2000/9, p. 4) pri tio: Perforte respondi al perforto ĉiam altiras kaj nutras murdantan militon el kiu nur kadavroj rezultas. La mensogon “Se vi volas pacon, preparu militon”, daŭrigas la veraj potenculoj kiuj, en ombro, provizas armilojn al ĉiuj batalantoj.

Certe pri tio konsentas tiu, kiu nenion diras kaj faras krom babili pri perforto — sed ni, rezistantoj, el la perforta kampo transloku la lukton al senperforta rezistado kien nia evoluinta cerbo gvidas nin, ne konfuzante senperforton kaj pasivecon!

Hindia sendependeco realiĝis sen armiloj, alfrontinte potencegan britan armeon, kaj ni konas multajn aliajn ekzemplojn. Ni ne forgesu: Tirano, eĉ la plej fripona kaj mokanta, regas danke al la konsento de la silentanta amaso. Do li devas senĉese prizorgi sian kovrilon el fasadbona moralo. Ni skrapu belajn blankigitajn fasadojn, rondirigu informojn kaj veron!

Michel MARKO, Francio