Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fonemo kaj fonetikaĵo

Leteroj pridiskutas la prononcmanieron de la franca litero “r” (MONATO, 2000/10, p. 4). Brian Moon konstatas: “la celo de niaj prononcindikoj ... estas montri, kiel oni elparolu nomon laŭ maksimume rekonebla maniero.” Cherpillod asertas aplombe: “La franca lingvo konas la (likvidan) fonemon R, kiu estas tre ofta sed ne konas la (velaran) fonemon Ĥ ..”. Tiuj asertoj meritas komenton. Oni ne konfuzu la fonemojn kun la fonetikaĵoj. Fonetikaĵoj estas la konkludo de analizo de la sonoj tiaj kiaj ili estas eblaj. Fonemoj estas la fonetikaĵoj kiuj ekzistas en lingvo kaj en kiu ili kapablas distingi inter iuj vortoj. La du fonetikaĵoj cititaj de Brian Moon estas la sama fonemo.

La volitivo uzata de Brian Moon montras celon, kiun li difinas: “montru kiel oni parolu la nomon laŭ maksimume rekonebla maniero.” Kio signifas rekoni? Kiam iu japano aŭdas francon kiu vokas sian edzinon Catherine [katRin] kie [R] estas kartave prononcata, kiu signo pli elvokos tiun sonon ĉu “r” ([R] kiam la pinto de la lango vibras) aŭ “ĥ” ([X] kiu estas velara kiel [R])? Mi vetas por “ĥ”.

Fernand BOYET, Francio