Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Ventelektrejoj en ofensivo

“Nur ke la forta vento fine ĉesu!” — tiu ekkrio fojfoje estas aŭdata de la ĉefoj de la centraloj produktantaj elektron el la grava alternativa energio: tiu de la vento. Kvankam la helicoj aŭtomate ĉesas funkcii kiam la ventorapideco superas la valoron 85 km/h, “tamen antaŭ kaj post tiuj kulminoj estas observata pli alta konsumado de la elektro”, diris Winfried Dimmel [vinfrid dimel], direktoro de la Societo de Ventenergio en Aŭstrio.

“La uzo de la ventenergio forte disvolviĝos ĉi-jare”, diris Dimmel. La investoj por la jaro 2000 estas 30 milionoj da aŭstriaj ŝilingoj. Tiu monsumo estos impulso por la konstruado de 50 grandaj ventelektrejoj en Orienta Aŭstrio. Kaj krome, laŭ Dimmel, tiuj investoj kaŭzos pluajn investojn je totalo de 480 milionoj da ŝilingoj por ventelektrejoj.

Samtempe multaj federacipartoj altigis la konsumtarifojn de la elektro produktata laŭ naturamika maniero. Ekzemple, Malsupra Aŭstrio pagas po 0,9 ŝilingoj, kaj Vieno po 0,89 ŝilingoj por kilovathoro da elektra energio el ventelektrejoj. Sekve de tiuj plialtigitaj tarifoj kaj helpe de investoj eblas fondi ekonomiajn entreprenojn.

Do, nun en Aŭstrio estas 86 grandaj ventelektrejoj, kiuj liveras elektron al la landa elektroreto. Ili jam disponigas elektron al 23 000 loĝejoj en la lando, kaj rezulte de tio oni ĉiujare evitas aerpoluan ellason de 18 200 tunoj da karbon-dioksido.

“Konsidere la grandskalajn planojn por kreskigi la produktadon de ventelektro oni nun serĉas interesatojn, kiuj volas partopreni en projekto pri konstruado de ventelektrejoj”, diris Dimmel.

Nun la plej granda produktanto de ventelektro en Aŭstrio estas la entrepreno Waldviertler WEB-Windenergie. Ĝi havas en la norda kaj balta regionoj de Germanio 4, kaj en Aŭstrio 12 ventelektrejojn. Dek pliaj estas planataj, inter kiuj estas tiaj por projektoj en Hispanio.

Andreas Dingl, direktoro de WEB-Windenergie, komunikis, ke en Germanio la utiligo de ventenergio, simile al la telekomunikado, estas unu el la plej intense kreskantaj industribranĉoj. Tie dum la lastaj kvin jaroj estis estigitaj 10 000 laborlokoj. Komence de la nuna jaro en Germanio estis 8000 ventinstalaĵoj por produktado de elektro, el kiuj 1000 nur pasintjare ekfunkciis.

Ankaŭ la dua plej granda aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind (Danubovento) havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj. Tiu entrepreno havas ventelektrejojn en Malsupra Aŭstrio ĉe Zistersdorf kaj Vieno. Samkiel WEB-Windenergie ankaŭ DonauWind proponas demokratian partoprenmodelon. Michael Galhaup, eksperto de DonauWind, deklaris, ke ĉiu investanto ricevos la rajton demokratie partopreni en la pridiskuto de ĉiuj esencaj decidoj de la entrepreno.

Evgeni GEORGIEV