Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BELGIO

Reen al la edena paradizo

Kiam laŭ la biblia rakonto Eva al Adamo proponis la unuan pomon, ŝi ne devis cerbumi: ĉu ne nocos la herbicidoj kaj insekticidoj. Plena je memfido ŝi povis transdoni sanan, puran frukton ... kvankam malpermesitan.

Intertempe la situacio tute ŝanĝiĝis. Pro la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis. Precipe la eksportado de agrikulturaj produktoj spertis gravajn damaĝojn. Krome, tiuj sekvoj trafis ne nur la rekte koncernatajn industriojn: produktantojn de ovoj, kokinoj, laktaĵoj, viando. Malgraŭ pluraj certigoj ke dioksino povas atingi la nutraĵoĉenon nur tra uzita lardo, kaj ne tra plantaj produktoj — dioksino ne solviĝas en akvo — tamen estis suspektataj pro la eksterlanda malfido ankaŭ la belgaj legomoj kaj fruktoj.

Por eviti tiajn katastrofojn estonte, la organizaĵo de frukto-aŭkciejoj anoncis ke ene de periodo de tri jaroj, la belgaj fruktoproduktistoj devas transiri al sistemo de “medi-konsciaj” produktadometodoj. Ne temas pri absolute biologia produktometodo, tamen la intenco estas malpliigi la uzon de kemiaj rikoltprotektiloj. Tiun paŝon precipe instigis la demando — aŭ eble pli bone la postulo — de la grandaj vendejoj. Ili rimarkis ke daŭre kreskas la interesiĝo de la konsumantoj pri biologiaj produktoj. En la lasta jaro la vendoj kreskis je 50 elcentoj, kaj por la nuna jaro oni eĉ atendas duobliĝon. Krome, ili spertis ankaŭ gravajn perdojn, pro tio ke ili devis malplenigi siajn bretojn dum la dioksina krizo, kaj tion ili estonte nepre volas eviti.

Dubo pri efikeco

Etaj produktistoj tamen ne tro fidas je la efikeco de la sistemo. Ĉiam denove evidentiĝas ke, kvankam la problemoj okazas en grandaj entreprenoj bio-industriaj, la etaj produktistoj suferas pli pro tio ke la ĝeneralaj aranĝoj por kontraŭi la damaĝon estas tiom drastaj ke ili atingas eĉ etajn produktistojn, dum la problemon mem ili ne spertas. Tiel okazis kiam temis pri porka pesto, tiel estis dum la ovo-krizo. Produktisto en bazaro asertis ke en ŝia produktejo oni uzas nur grenojn por nutri la kokinojn, tamen ankaŭ ŝi devis fermi sian budon kaj forĵeti la tutan (laŭ ŝia aserto sanan) rikolton. Sama sorto trafis laktiston. Sed pro la malgrandeco de la entrepreno, ili apenaŭ ricevos asekurajn aŭ registarajn kompensojn.

Kaj samstile prikomentis la estontajn aranĝojn rilatajn al fruktoj la pomkulturisto: kiu kontrolos, kiamaniere kaj kiam? Tio estas preskaŭ nefarebla tasko, kiun oni faros nur laŭ dokumentoj ... Ĝi ja plimalfaciligos lian vivon pro la multaj administraj taskoj. Sed ĉu la kontroloj estos fidindaj?

Li ankaŭ esprimis dubon pri la sinteno de la konsumanto. Tiu multe pli aprecas la eksteran perfektecon de fruktoj: rondan formon, ruĝan koloron, saman grandecon ... ol ilian sanecon. Li povas scii. Fruktoj, kiuj kreskis je la sama arbo, ne same bone vendiĝas, kaj ne la prezo, sed la formo estas la decidiga elemento. Kaj fruktoj, kiuj ne estas kemie traktitaj kaj tial montras nigrajn makulojn pro la pluvo aŭ aliajn neperfektaĵojn, apenaŭ trovas aĉetantojn.

Reen al la naturo

Kvankam urĝe necesas ke la homo en la industriigita mondo retrovu la vojon al la naturo, oni povas dubi ĉu la rimedoj, kiujn uzas la agro-industrioj kaj frukto-aŭkciejoj, vere utilas. La konsumanto estas tiom for de la produktantoj kaj la vojo kondukas ĉiam pli for. La racia klarigo1 estas la pligrandiĝo de la monda loĝantaro. Ĝi iĝas tiom granda, ke necesas amase pligrandigi la nutraĵo-produktadon. Tio eblas nur se oni aplikas bio-agrikulturon grandskalan kun ĉiuj ĝiaj diversaj teknikoj: kemiaj protektiloj kontraŭ fibestoj kaj malsanoj, sed ankaŭ genetika manipulado por aŭ pligrandigi la rikolton aŭ rezistigi plantojn kontraŭ malsanoj. Estas klare ke la reirvojo al la naturo ankoraŭ ne malkovriĝis.

Guido VAN DAMME

1. Tio ja estas racia klarigo, sed ĉu ankaŭ vera? Se oni vidas kiom da rikoltoj (pomoj, tomatoj, ktp) iĝas detruitaj, ĉar la produktisto ne povas ricevi sufiĉe bonan prezon, oni povas pridubi tion. Grenmerkatisto lastan jaron asertis ke Francio facile povas produkti grenojn por nutri dekoble sian propran loĝantaron. Se oni informiĝas pri la situacioj en evolulandoj, oni rimarkas ke ofte la nutraĵo-rikoltoj estas anstataŭigitaj per aliaj industriaj rikoltoj (ekzemple kotono). Per tia politiko la loĝantaro de tiuj landoj iĝas pli kaj pli dependa de nutraĵliverado el okcidento.

Intertempe ekestis nova dioksino- kaj PCB-krizo en Belgio. Denove oni trovis PCB en brutarnutraĵo. La ministrejo pri agrikulturo ĉi-foje tuj reagis. Tamen, du problemoj klare montriĝis: unue, ĝis nun ne estas klare kie troviĝas la fonto de la PCB-kontaminado. Due, denove estis ege malfacile eltrovi al kiuj bredistoj la produktanto liveris. Malgraŭ administraj reguloj: deviga registro pri aĉeto de krudmaterialoj kaj registro pri klientoj (ankoraŭ ne deviga), tiaj problemoj restas. La registaro nun volas ankoraŭ plirigorigi la regulojn, kaj fanfaronas ke Belgio estos la plej strikte kontrolata lando de Eŭropa Unio.

gvd