Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

P.S. Fotoj senditaj al FEL. ls

LITOVIO-RUSIO

Terlango — natura valoro

Antaŭ kelkaj jaroj la antikvan urboparton de la litova ĉefurbo Vilnius Unesko deklaris mondkultura heredaĵo. Povas okazi, ke en la listo de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj aperos ankaŭ nacia parko de la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio. La du ŝtatoj pasintjare kune deklaris sian deziron por enskribigi tiun naturan valoraĵon en la liston de la protektataj objektoj de Unesko.

La kurŝa terlango terhistorie formata el mar- kaj vent-drivigata sablo apartigas la Kurŝan Golfon disde Balta Maro. Ties norda sekcio (pli ol duono) apartenas al Litovio kaj la suda sekcio al la kaliningrada regiono de Rusio. La nordan sekcion kaj la kontinenton disigas la markolo de Klaipeda, sed sude la terlango ligiĝas per la semba terlango al la kontinento. La tuta kurŝa terlango estas 98 km longa, ĝia larĝo varias inter 380 m kaj 3,8 km. Sur la terlango akumuliĝis ĉirkaŭ 2 km3 da sablo, kiu formas dunojn.

Antaŭ la 13a jarcento sur la kurŝa terlango vivis prusoj, semboj, norde samogitoj, kurŝoj. En la 13a jarcento la terlangon okupis germanaj kruckavaliroj. Ĉirkaŭ la 16a jarcento translokiĝis ĉi tien fiŝkaptistoj kaj tiuj, kiuj volis eskapi militservadon kaj servuton. En la jaro 1541 ĉi tie loĝis 810 loĝantoj kaj meze de la 17a jarcento ilia nombro malkreskis ĝis 365. Dum la sepjara milito (1756-1763) grandan parton de la arbaroj oni forhakis kaj rezulte la ventoj blove amasigis kaj migrigis dunojn, kiuj sablokovris eĉ kelkajn vilaĝojn de fiŝkaptistoj. En la 19a jarcento oni komencis fiksigi la dunojn, kaj sekve la nombro de la loĝantoj kreskis ĝis 2740 en la jaro 1885. La plej granda parto de la loĝantoj konsistis el litovoj, kiuj poste parte germaniĝis. Nuntempe sur la litovia parto de la Kurŝa terlango vivas ĉirkaŭ 3000 loĝantoj.

Sur la kurŝa terlango troviĝas pli ol cent kulturaj monumentoj. La litovan sekcion de la terlango ĉiujare vizitas ĉ. unu miliono da turistoj, la rusan ĉ. 100 000. La rusoj opinias, ke tiu kvanto jam estas limo por konservi la naturan karakteron de la terlango. Spertuloj de Unesko laŭdis litovojn pri akurata zorgado de la dunoj. Iliaopinie, ĉi tie oni lasas pli da libera evoluo por la naturaj mirakloj kreataj de sablo, maro kaj vento. Tamen la plej altaj dunoj situas en Rusio kaj tie ili etendiĝas sur pli granda teritorio.

Ĉu la kurŝa terlango estos juĝita unu el la plej valoraj naturaj heredaĵoj de la mondo, iĝos deklarita fine de la jaro. Litovoj nur dubas, ĉu la troa evoluigo de tiu tereno ne estos la obstaklo, kiu malhelpos ilian strebon.

Laimius STRAZNICKAS