Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Purigo de la haveno de Havano

Ekzistas laborprojekto por purigado de la havana marhaveno, kies unua etapo komenciĝis pasintjare kaj daŭros ĝis 2004. Dum tiu ĉi periodo la lando investos ĉ. 5 milionojn da dolaroj tiucele, laŭ informo diskonigita dum gazetara konferenco en Havano fare de Armando Choy Rodríguez, prezidanto de ŝtata grupo okupiĝanta pri sanigado de la ĉefa marvojo de la insulo.

Laŭplane, dum la unuaj kvin jaroj de tiu ĉi projekto oni laboros por elimini solidaĵojn kaj hidrokarbonojn kaj redukti iom post iom la organikan materion devenantan de la industria kaj urba sektoroj. Oni celas ankaŭ plialtigi la oksigen-nivelon en la maro, malpliigi konsiderinde la malbonodorojn, plibeligi la marbordan pejzaĝon kaj laŭeble maksimume elimini sedimentajn poluaĵojn per rearbarigo kaj efika utiligo de akvofontoj.

La dua etapo de tiu laboro daŭros de 2004 ĝis 2009, kaj ĝi celas plu disvolvi la primediajn reguligojn de la unua etapo. Diversaj landoj, inter ili Germanio, Italio kaj Japanio kune kun la Programo de UN por Evoluo kunlaboras vigle por sukcesigi tiun ĉi planon celantan definitive purigi la havanan havenon.

Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ