Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Aerhelica boato

Litova entreprenisto Antanas Gedvilas mirigas turistojn, kiuj vizitas la antikvan kastelon de Trakai, per siaj nekutimaj transportiloj. Antaŭ nelonge en la apudkastela lago li elprovis sian nove kreitan aerhelican boaton. Kvankam la hungara aviad-inĝeniero Oszkár Asbóth antaŭ la dua mondmilito jam eksperimentis pri tia veturilo, kiu nun estas uzata multloke en la mondo, la boato de Gedvilas estas la unua tiatipa surakva transportilo, kaj por ĉefe medioprotekta celo, en Litovio.

Aerhelican boaton movas aera helico, kiun turnas kvartakta, 29-kilovata (40-ĉevalpova) motoro. Ĝi estas muntita super boato kaj tial ĝi ne poluas akvon kiel aliaj motorboatoj. La aerhelica boato senprobleme trapasas akvoplantajn obstaklojn kaj povas tragliti marĉajn lokojn.

Naturprotektantoj opinias, ke la aerhelica boato povas esti uzata por turistaj distroj en la apudkastelaj lagoj, ĉar ĝi ne faras grandan bruon kaj ne damaĝas la medion.

LAST