Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GASTLABORISTOJ

Irlando — tirlando

La irlanda publiko ofte legas pri gastlaboristoj en Germanio sed ĝis nun neniam spertis similan fenomenon. Tute kontraŭe: ĝis la 80aj jaroj pro grava senlaboreco amasoj da junaj irlandanoj devis elmigri al Usono, Britio kaj Aŭstralio por trovi laboron.

Hodiaŭ, tamen, pro prospera konjunkturo (t.n. “kelta tigro”), la situacio renversiĝis. Revenis hejmen miloj da irlandaj elmigrintoj por okupi bone pagatajn postenojn, tamen daŭre mankas laborfortoj en novaj industrioj kaj komercoj, precipe en la serva sektoro, en agrikulturo kaj en prilaborado de nutraĵoj. Laboro tia estas kutime monotona kaj malbone pagata: pro tio la relative malmultaj irlandaj senlaboruloj preferas ricevi ŝtatan socialan subtenon ol tiel labori.

Sekve Irlando nun ricevas gastlaboristojn el landoj ekster Eŭropa Unio: multaj venas de Baltio, precipe Latvio. La nombro de vizoj kun laborpermeso donitaj lastatempe al homoj el ekster EU kreskis je 30 %.

En nur unu entrepreno apud Dublino laboras 1 700 latvoj, pakante terpomojn. Ili scias, ke lokanoj tolerus nek la laboron nek la salajron: tiel tamen la gastlaboristoj povos ŝpari sufiĉe da mono por aĉeti loĝejon en Latvio. Malmultaj gastlaboristoj membras en sindikato; ili facile ekspluateblas. Malgraŭ tio, oni atendas pli da laboristoj el landoj ekster EU.

IRL