Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Historio de la ekonomika pensado (parto 1)

Enkonduko

Por bone kompreni la funkciadon de la nuna tutmonda ekonomia sistemo, necesas konsideri ke ĝi havas sian originon en Eŭropo kaj ke la baza idearo havas historion de tri jarmiloj.

Pri tiu historio Bo Sandelin, Hans-Michael Trautwein kaj Richard Wundrak verkis svedlingvan libron, aperintan unuafoje en 1995 kaj destinitan al iom faka publiko. Esperanta libroversio titolita “La historio de ekonomika pensado” estos eldonita printempe de la germana eldonejo Leins Verlag. Tiun tekston Bo Sandelin nun mallongigis por la MONATO-legantoj. La fakaj terminoj kutime apartenas al la ĉiutaga lingvaĵo aŭ estas klarigitaj en la teksto. Se ne, estas aldonita difino, plej ofte transprenita el la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV).

Roland ROTSAERT