Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado

Dum sia tuta historio la homo faris ekonomiajn decidojn. Skribaj dokumentoj pri homa ekonomia pensado ekzistas por periodo de iom pli ol 2000 jaroj. Per la antaŭmerkantilisma ekonomia — aŭ eĉ ekonomika — pensado ni celas la skribe dokumentitan pensadon antaŭ proksimume la 16a jarcento p.K..

Aŭtoroj kiel Adam Smith kaj aliaj klasikuloj en la 18a kaj 19a jarcentoj legis la fruepokajn aŭtorojn. Ili transigis kelkajn ideojn, kiujn transprenis nia generacio, kaj ili forĵetis aliajn. Tial estas motivite iom orientiĝi pri la ekonomia rezonado de antikvaj aŭtoroj, la biblio kaj la skolastikuloj.

Labordivido laŭ helenaj filozofoj

Plurajn ankoraŭ aktualajn ekonomikajn konceptojn kaj principojn ni trovas ĉe antikvaj aŭtoroj kiel Platono (427-347 a.K.), Aristotelo (384-322 a.K.) kaj Ksenofono (ĉ. 428-354 a.K.). Ili skribas pri, interalie, labordivido kaj specialiĝo, mono, interŝanĝo, valoro, egoismo, privata kaj publika administrado.

En la dialogo Ŝtato Platono priskribas kiel socio disvolviĝas kun rigora labordivido, kiu kondukas al pli granda efikeco. Ni vidu:

“Ŝtato, mi komencis, estiĝas ĉar neniu homo mem sufiĉas. Ĉiu bezonas aliajn. Aŭ ĉu vi povas imagi alian kaŭzon ke ŝtato estiĝas?

Ne.

Ĉar ni do bezonas multe, kaj ĉar ni estas helpataj, jen de unu, jen de alia, por kontentigi la diversajn bezonojn, ni kunigas multajn amikojn kaj helpantojn en unu loko, kaj tiun lokon ni nomas ŝtato. Ĉu ne?

Certe jes.”

Poste venas diskuto pri la specifaj bezonoj de la homoj, kio rezultigas jenajn demandojn:

“Kiel la ŝtato plenumu tiujn grandajn postulojn? Ni povas supozi, ke unu persono fariĝas terkulturisto, alia domkonstruisto kaj tria teksisto, ĉu ne? Kaj eble ni aldonu ŝuiston kaj ankoraŭ iun, kiu alimaniere zorgu pri la korpaj bezonoj?”

Platono daŭrigas kaj enkondukas pli kaj pli specialigitajn taskojn en pli kaj pli grandan socion. La ekonomia mesaĝo estas ke la efikeco kreskas, se ĉiu povas okupiĝi pri sia specialaĵo, ĉar “ni ĉiuj havas malsamajn talentojn kaj taŭgas por malsamaj laboroj”.

Ksenofono prilumas alian aspekton de specialiĝo. Ofte Adam Smith estas rigardata kiel tiu, kiu atentigis nin ke la amplekso de la merkato estas decida por la grado de specialiĝo. Tamen, jam Ksenofono pritraktas la saman demandon, kaj lia ekzemplo estas tiel simila al tiu de Smith, ke estas tre probable ke ĝi estis bazo por Smith. Ksenofono skribas en Kyru paideia (La edukado de Kiros):

“En malgrandaj urboj unu metiisto faras seĝojn kaj pordojn kaj plugilojn kaj tablojn, kaj ofte tiu sama metiisto konstruas domojn. Kaj eĉ tiam li estas kontenta se li trovas sufiĉe da laboro por vivteni sin. ... Kontraŭe, en grandaj urboj unu profesio — kaj ofte eĉ malpli ol tuta profesio — sufiĉas por vivteni unu personon.”

Interŝanĝo, mono kaj interezo

Koncerne interŝanĝon, monon, prezojn kaj valorojn, la pensoj ĉefe de Aristotelo en Politiko kaj en Etiko estas notitaj de la posteuloj. Kvankam oni opinias ke li havis intencon analizi, la moraleca karaktero de la teksto estas pli frapa.

Laŭ Aristotelo estas “nature” interŝanĝi unu konsumvaron kontraŭ alia konsumvaro. La amplekso de tia interŝanĝo ne transiras certajn limojn, ĉar la bezonoj de la homo estas limigitaj.

Interŝanĝoj, en kiuj mono estas uzata, ne estas naturaj. Tamen, vendi por akiri monon por povi aĉeti alian varon estas necesa formo de interŝanĝo. Pruntado de mono kontraŭ interezo estas perversa maniero akiri havaĵon, laŭ Aristotelo. Estas nature ke plantoj kaj brutoj, sed ne mono, plimultiĝas. Mono estas kreita por servi kiel interŝanĝilo, ne por plimultiĝi.

La negativan sintenon al interezo oni retrovas longan tempon poste. Oni trovas ĝin ĉe la skolastikuloj en la mezepoko, kaj ĝi longe pluvivis en la romkatolika eklezio, kie interezo estis konsiderata uzuro.

Jen unu ekzemplo de la longdaŭra influo de tiu eklezia sinteno: la malpermeso de interezo laŭ la kanona juro enpenetris la svedan mezepokan juron, sed poste ĝin anstataŭis malpermeso de interezo super certa nivelo. Laŭ la leĝaro de la jaro 1734, interezo ne superu 6 procentojn. Tiun ĉi malpermeson oni en 1864 modifis kaj en 1907 tute forigis. Tamen, ĝenerala malpermeso de uzuro restas en la nuna leĝaro. Tio signifas ke pruntokontrakto povas fariĝi nevalida aŭ esti ŝanĝita, se pruntodonanto ekspluatas delikatan situacion de la pruntoprenanto por postuli maljuste altan interezon.

La biblio

Grandparte la biblio estis skribita antaŭ ol aperis la jam menciitaj grekaj filozofoj. La biblio ja temas ne ĉefe pri ekonomio, sed ĝi tamen havas ekonomiajn elementojn. Pluraj similas al tiuj, kiujn ni trovis ĉe helenaj filozofoj, ekzemple la opinio pri interezo.

La baza biblia sinteno al interezo estas negativa laŭ la malnova testamento: “Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn” (Eliro 22:25). Simile: “Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige” (Readmono 23:19). En la nova testamento ne estas eksplicita malpermeso de interezo.

Aliaj ekonomiaj eroj temas pri labormoralo: “Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron...” (Eliro 20:9-10, Readmono 5:13-14).

La problemo pri materia nesufiĉo rezultis el la origina peko. En la biblio tiu ĉi tipe ekonomia problemo estas solvata per diversaj metodoj, ne nur per streĉiga laboro. Unu metodo estas kredi. Ekzemple, dum la eliro el Egiptio Moseo demandas al Dio kion fari, ĉar la homoj grumblas pro manko de akvo. Dio diras, ke Moseo frapu rokon per sia bastono. Moseo frapas la rokon, li kredas ke tio helpos, kaj — vere — venas akvo el la roko (Eliro 17:1-7; kp. Nombroj 20:1-11).

Alia metodo, parenca al la unua, estas celi la regnon de Dio. Ni vidu ekzemplon de la Nova Testamento: “Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? ĉar pri tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Sankta Mateo 6:31-33).

Tria metodo solvi la problemon pri nesufiĉo estas obei la leĝon, kiun donis Dio: “Observu do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por plenumi ilin. Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj; kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke li donos ĝin al vi” (Readmono 7:11-13).

La skolastikuloj

La skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj. La unua estas la filozofio de Aristotelo, la dua estas la biblio kaj la tria estas la romana juro. La 13a jarcento signifas la apogeon, kaj Tomaso la Akvinano (1225-1274) estas la plej konata reprezentanto.

La skolastikuloj estis teologoj kaj filozofoj, kaj de tiu pozicio ili faris ekonomiajn eldirojn. Ili havis opiniojn pri, i.a., la justa prezo, interezo kaj la natura leĝaro.

La justa prezo, kiu videtiĝis jam ĉe Aristotelo, estis tia prezo, kia spontanee regus sur la merkato, se trompo kaj devigo ne ekzistus kaj la cirkonstancoj ĉiel estus normalaj. En moderna ekonomika lingvo ni povas diri, ke prezo sur merkato de kompleta konkurenco estus justa laŭ la skolastikuloj. Kontraŭe, monopolprezo ne estus justa, kaj monopoloj estus kondamnitaj.

La opinio pri la justa prezo kondukas al la opinio pri la interezo. Same kiel Aristotelo kaj la biblioverkistoj, la skolastikuloj havis negativan sintenon al interezo, kun kelkaj esceptoj. Estas nature uzi monon kiel interŝanĝilon, sed nenature — kaj esprimo de avareco — provi igi monon kreske generi sin.

La natura juro aŭ natura leĝaro estas alia problemaro super kiu la skolastikuloj laboris. La natura juro estas sistemo de juraj normoj, kies fundamento estas en la ordo de la objektoj mem kaj en la naturo de la homo. Tial la natura juro ne dependas de la volo de iu oficiala leĝodonanto.

La ideo pri natura juro troviĝis jam ĉe Aristotelo. Ĝi estis plue ellaborata de la skolastikuloj, kaj poste en la 17a jarcento de filozofoj kiel Samuel von Pufendorf kaj Hugo Grotius. La ekonomikistoj de la klasika skolo transprenis ĝin. Adam Smith rigardis ekzemple komercon kaj liberan elekton de profesio kiel naturajn rajtojn. La natura leĝaro estas en la fono ankaŭ de multe da nuntempa ekonomika diskutado.

Pli da moralo ol analizo

Ni resumu la ekonomian pensadon de la antikva epoko ĝis la skolastikuloj. En tiu frua pensado, ni trovas pli da informoj pri moralo kaj justeco ol pri rilatoj inter ekonomiaj faktoroj. Plej ofte oni skribis pri komercado kaj aliaj formoj de interŝanĝo. La produktado ludis malgrandan rolon en ekonomiaj tekstoj antaŭ la industria revolucio, sed ni vidis ke la problemo pri produktado ne tute mankis, ekzemple en la pritrakto de Platono kaj Ksenofono pri labordivido kaj specialiĝo.

Bo SANDELIN

— (en kadro)

Merkantilismo estas movado en la ekonomia politiko dum la dua duono de la 17a kaj la unua duono de la 18a jarcento, kiu pledis por fortaj progresigo kaj protektado de nacia komerco kaj industrio. Oni strebis al plejeble granda pluso en la komerca kaj pagbilancoj por akiri oron, kiun urĝe bezonis tiuj eŭropaj landoj kiuj ne havis proprajn orminojn (IKEV).

Ekonomiko estas scienco kiu havas la taskon priskribi, klarigi kaj apliki la leĝojn aŭ laŭleĝecojn kiuj ekzistas en la interligoj inter la diversaj ekonomiaj fenomenoj. Ĉi-rilate oni parolas pri priskriba, teoria kaj aplikata ekonomiko (IKEV).

Ekonomio estas la situacio de komunumo aŭ ŝtato el la vidpunkto de ĝia riĉeco kaj materia prosperado (IKEV).