Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Historio de la ekonomika pensado (2)

La merkantilismo kaj la fiziokratia defianto

Tiu pensmaniero, al kiu oni donis la nomon merkantilismo, dominis kaj la ekonomikan kaj la ekonomi-politikan pensadon dum la 16a, 17a kaj la plimulto de la 18a jarcentoj. Meze de la 18a jarcento defiis ĝin la franca fiziokratismo, kaj poste ankaŭ la klasika skolo. La terminon système mercantile oni atribuas al la franca fiziokrato Mirabeau (1749-1791). Kelkajn jarojn poste, en 1776, la klasikulo Adam Smith uzis ĝin en Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), kie la merkantilismo estis severe kritikata.

La merkantilismo ne estas unueca skolo kiel la skolastiko en la 13a jarcento kaj la fiziokratismo fine de la 18a jarcento. Ĝi tamen havas kelkajn komunajn elementojn. Unu estas la intereso pri la komerca bilanco kaj pri ekonomia kreskado, kaj la plej multaj merkantilismaj aŭtoroj ne hezitis rekomendi detalan ŝtatan direktadon de la ekonomio por atingi la celojn.

Oni povas rimarki naciajn diferencojn koncerne la emfazon. Germanaj aŭtoroj ofte skribis pri publikaj financoj. En la franca merkantilismo ofte temis pri tio, kiel apogi kaj direkti la industrion — precipe dum la periodo post la mezo de la 17a jarcento, kiam Jean-Baptiste Colbert gvidis la ekonomian politikon. Oni volis apogi ĉefe importanstataŭigan industrion. Hispanaj merkantilistoj interesiĝis precipe pri la akiro de noblaj metaloj. Ilin interesis ankaŭ la proksima demando pri la komerca bilanco. Tiu ĉi estis grava ankaŭ por britaj kaj holandaj verkistoj.

Koncize oni povas diri, ke kun la merkantilismo la fokuso de ekonomiaj tekstoj iris de moralo kaj justeco al materia prospero. Ni konsideru kelkajn esencajn ecojn.

Unuiga sistemo

Pro la roma eklezio kaj la latina lingvo, kiu estis uzata en ĉiuj universitatoj, Eŭropo kulture estis sufiĉe unueca en la mezepoko. Alia estis la politika situacio. Tiukampe la malunueco estis granda.

La “regnoj” ofte konsistis el multegaj pli-malpli memstaraj unuiĝoj kun kastelaj sinjoroj, kiuj postulis impostojn kaj doganojn por si mem. Ekzemple tiu, kiu veturis sur Rejno de Bazelo al Kolonjo, devis fine de la 16a jarcento doganpagi je 31 lokoj, t.e. averaĝe en ĉiu 15a kilometro.

La merkantilismo laboris kontraŭ tia malunueco kaj por centralizado. La limoj de la ŝtato determinu unuecan teritorion.

Potenco kaj prospero

Kiel la ŝtato traktu la ekonomiajn fortojn? Laŭ merkantilisma opinio la ekonomia aktiveco celu plifortigon de la potenco de la propra ŝtato. Ĉi tio estas ofte rigardata kiel la centra celo de la merkantilismo.

Alia merkantilisma celo, kiun emfazis postaj verkistoj, estis la prospero. Temis pli pri prospero de la reĝo kaj de la komerca elito ol riĉeco de la vastaj tavoloj de la popolo. La sekvaj punktoj rilatas al la kaŭzoj de la potenco kaj prospero de la propra ŝtato, laŭ merkantilisma opinio.

Protektismo

La eksporto estis favorata. Nia importo eble povus esti rimedo por eksterlandanoj pagi por nia eksporto, sed estus pli bone, se ili pagus per ora aŭ arĝenta mono. Importon oni ofte konsideris maldezirinda. Ĝi estu malgranda pere de diversaj protektismaj rimedoj. Tiel oni havus avantaĝan eksportpluson. La anglo Thomas Mun esprimis tion en la jena maniero en konata libro de la jaro 1630 titolita England’s Treasure by Forraign Trade (La trezoro de Anglio per eksterlanda komerco): “La ordinara rimedo pligrandigi niajn prosperon kaj trezoron estas la eksterlanda komerco, je kiu ni devas ĉiam observi tiun ĉi regulon: ĉiujare vendi al fremduloj laŭ valoro pli ol ni konsumas de iliaj produktoj.”

Troviĝis diversaj faktoroj malantaŭ tia sinteno. Unu estis la primitiva ideo, ke la riĉaĵo de lando konsistas nur el ties akumulitaj trezoroj de mono, oro kaj arĝento. Adam Smith kritikas tiun ideon, kaj ĝi apenaŭ aperas en sia simpla formo ĉe la lastaj merkantilistoj. Alia faktoro estis la ideo, ke reduktante la importon, oni plifaciligus la situacion por enlandaj produktantoj, kaj sekve la senlaboreco malgrandiĝus.

La opinio pri eksporto kaj importo ŝanĝiĝis fine de la merkantilisma epoko. En la 18a jarcento pluraj merkantilismaj verkistoj parolas pri la reciproka utilo de komerco; do ankaŭ la importo povus esti utila. Malantaŭ ĉi tio oni povas percepti pensojn pri internacia labordivido kaj pri la nenatura kaj malebla okazo, ke ĉiuj nur vendus kaj neniuj aĉetus.

La defio de la fiziokratoj

La fiziokratismo havis sian centron en Francio. Ofte 1756 estas konsiderata ĝia komenca jaro, ĉar tiam la gvida persono François Quesnay (1694-1774) publikigis siajn unuajn ekonomiajn artikolojn en la granda enciklopedio de Diderot kaj d’Alambert. Ĝi daŭris nur proksimume du jardekojn.

La fiziokratismo povas esti rigardata kaj kiel reakcio kontraŭ la merkantilismo kaj kiel rezulto de ĝenerala agromanio en Eŭropo fine de la 18a jarcento. La vorto fiziokratio originas el la greka kaj signifas proksimume naturpovon. Tio indikas la sintenon de la fiziokratoj. Ili tamen ne mem uzis la terminon fiziokratoj, sed ĝenerale nomis sin les économistes (la ekonomikistoj). La grupo estas ofte konsiderata la unua vera ekonomika skolo, kun propra revuo kaj regulaj kunvenoj. Kelkfoje la fiziokratoj estas rigardataj eĉ kiel sekto, ĉar ili estis tre firme ligitaj al sia gvidanto Quesnay.

Natura ordo

La fiziokratoj kredis je “natura ordo” en la naturo kaj la socio. Ĉar la leĝofarado estis malbona, estis diferenco inter la efektiva ordo en la socio kaj la natura ordo. La ĉefa difekto estis la merkantilisma politiko kun ties diversaj formoj de subteno por la industrio kaj la eksporto, je kosto de la agrikulturo kaj la konsumado. La natura ordo devus esti restarigita per la forigo de la malbonaj leĝoj. Privata posedado apartenis al la natura ordo. Ĝi estis necesa por allogi la laboron, kiu estis necesa por la prospero de la socio.

Kiam la natura ordo regas, la fiziokratoj trovas harmonion inter diversaj interesoj. “La mirindeco de bonorda socio estas, ke ĉiu laboras por aliaj, kiam li kredas ke li laboras por si mem”, diras Quesnay. Tiun ĉi penson ni poste retrovos en la “nevidebla mano” de Adam Smith, kaj ĝi estas fundamento de la ekonomia liberalismo.

Pozitiva neta rezulto

La agrikulturo havis centran pozicion en la fiziokrata pensado. Ĝi estis la sola branĉo de la ekonomio, kiu povis doni pozitivan netan rezulton.

Eroj de tiu ĉi ideo estas troveblaj ankaŭ en merkantilisma literaturo, sed la fiziokratoj emfazis, ke por atingi pozitivan netan rezulton, la agrikulturo postulas sufiĉe da realkapitalo en la formo de tirbestoj, brutoj kaj iloj. Tiam oni povus ricevi rikoltojn, kiuj sufiĉas ne nur por resemado kaj por nutri la terkulturiston kaj liajn dungitojn, sed ankaŭ por nutri la terposedantan klason, kiu mem ne prilaboras la teron sed farmigas ĝin.

Oni opiniis, ke la kapablo de la agrikulturo doni pozitivan netan rezulton estas malhelpata de la merkantilismo. Agrikulturo en plena prospero estu restarigata. Oni ne imagas daŭran ekonomian kreskadon, post kiam tiu celo estos atingita.

Agrikulturo povas esti nete produktiva, dum industrioj kaj metioj estas sterilaj en la senco, ke la valoro de iliaj produktaĵoj ne superas la valoron de la “ingrediencoj” konsistantaj el krudmaterialo kaj aliaj produktiloj kaj vivrimedoj de la laboristoj. Sekve, ŝtata imposto estu metata nur sur la netan rezulton de la agrikulturo, t.e. sur la renton, kiun la terposedantoj akiras farmigante la teron.

Bo SANDELIN

(ergens in kadertje)

Pli ampleksa versio de tiu ĉi serio estos eldonita printempe de la germana eldonejo Leins Verlag sub la titolo “La historio de ekonomika pensado”.