Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Putraj demokratioj

La lastatempaj fraŭdoj dum “demokrataj” elektoj en Peruo kun diktatoro Alberto Fujimori [fuĝimori] kaj en Jugoslavio kun faŝisto Slobodan Miloŝeviĉ montras misfunkciadon de demokrataj procedoj.

Kio estas demokratio?

Tuta 143-paĝa libreto de David Beetham kaj Kevin Boyle, kun tiu titolo, eldonita de Universala Esperanto Asocio, prezentas 80 demandojn kaj respondojn pri la temo. Bedaŭrinde la kriterio por pritrakto de la demandoj aperas sur falsa bazo: “... Ĉar la ŝtato estas la plej inkluziva homa grupo, kun la rajto reguligi la aferojn de la socio kiel tuto, kun la povo kolekti devigajn impostojn kaj la povo pri vivo kaj morto super siaj anoj, demokratio sur la ŝtata nivelo estas de kerna graveco. Tial ni okupiĝos plejparte pri la demokratieco de la ŝtata regado.”

Sekve estas vana okupiĝo, fronte al tiuj ŝtataj, sklavigaj povoj. Kaj la pensulo Henry Hazlitt antaŭ jardekoj jam diris: “La ŝtato estas tiu granda fikcio, kie ĉiu klopodas vivi je alies elspezo.” Individuaj decidoj povas kontrasti al kolektivaj decidoj por atingo de popola rego. La tezoj, antitezoj kaj sintezoj estas faritaj de homoj, kiel diris Lenino, de “la utilaj idiotoj”. Tiuj utilaj idiotoj obeas al la “granda fikcio” por la “unika klopodo vivi je alies elspezo”... ĝis absoluta putro, ekzemple la sistemoj de Lenino mem, Miloŝeviĉ kaj Fujimori.

La vorto “demokratio” per si mem estas tre simpla kaj klara: demo = popolo, kratio = rego, do regado de popolo fare de la popolo. Spite al la akceptitaj mitoj (ne homkonformaj) pri kolektivo, popolo konsistas el individuoj, sekve aŭtenta demokratio estas la regado de la individuo per si mem, t.e. memregado.

Vole-nevole aperas jen “anarkio”, vorto abomenata pro konataj historiaj faktoj. Abomenata kaj do abomeninda, ĉar la homoj ne scias, ne volas, ne kapablas sin regi. Ili sin kroĉas al religioj, al doktrinoj, al leĝoj kiuj sklavigas ilin nome de ŝtato. Ĉar la sistemoj kreitaj ne sukcesas funkcii, ree aperas malordo, perversioj, do ree la abomeninda vorto “anarkio”, sed en la mala signifo rilate al demokratio.

La bonaj diktatoroj

El vidpunkto de ŝtata regado, Hitlero, Musolini, Peron, Stalino, Franko, Fujimori kaj iuj aliaj Fideloj, siatempe estis bonaj diktatoroj ĉar pli ol 50 % el la popolo aprobis aŭ aprobas ilin (almenaŭ ŝajne). Dum la pasado de la tempo, tamen ne ĉiuj homgrupoj povas samtempe “vivi je alies elspezo”, tial aperas la alterno de povo, kelkaj diktatoroj falas dum venas aliaj por defendi la interesojn de aliaj grupoj.

La usona sistemo estas la plej bona ekzemplo en alternado de povo, en rego-ludo, inter la tielnomataj demokratoj kaj respublikanoj, kie fundamente ĉiam estas la sama ŝtata strukturo, la bona diktaturo, kie fakte la homo (prezidento aŭ diktatoro) ne gravas. En tiu ludo estas malfacile kalkuli la kostojn de la manovroj por balotado.

Por bona, sincera demokratio la ŝtatoj malpermesas uzon de ekonomia povo. La prohiboj ne forigas kaŝajn, subtablajn traktadojn. En partipolitika agado koruptado, premoj pro apartaj influoj ne estas eviteblaj ... kial ne sukcesi je alies elspezoj? Ĉu la konataj epizodoj de korupto kun Mitterrand [miterán] kaj Helmuth Kohl [kol] en demokrataj landoj de Eŭropo ne estas taŭga pruvo pri putreco de demokratioj?

Forto de korupto

La korupto estas tiom forta, ke ĝi detruas ŝtatajn leĝojn, ni vivas en “Mondo sen leĝo” kiel skribis Eva Joli kaj aliaj juristoj rememore al 26 kolegoj murditaj de mafioj, de ĉiuspecaj ŝakristoj. La ŝtato ne plu regas la socion ĉar la sistemoj estas putraj. Sistemoj instalitaj ja de bonintencaj, sed hipokritaj amnestiuloj kaj defendantoj de pseŭdaj homaj rajtoj, (malutilaj idiotoj), kie ŝakristoj, ŝtelistoj, anarkiistoj (en la dua signifo), ostaĝistoj ktp havas pli da rajtoj ol ties murditaj viktimoj.

En Brazilo, Kolombio, Peruo la ŝakristoj pri drogoj, la banditoj, jam montras pli da povo ol la ŝtato, ol la polica aparato. En la fikcia ŝtato venkis ne la rajtoj de honestaj homoj, sed la plej basaj, putraj, koruptaj agmanieroj, nome de demokratio.

En mia urbeto de 40 000 loĝantoj mi (permesu la pronomon) ĵus spektis scenojn malfacile priskribeblajn okaze de elekto por municipestro kaj la koncernaj konsilantoj. Seso da kandidatoj por unu posteno por la estro, 150 kandidatoj por 15 konsilantoj. Jen partiaj disputoj, flagoj, standardoj, banderoloj, flugfolioj kun plej demagogiaj, orgiaj, malhonestaj promesoj, eksplodoj de raketoj, diskursoj meze de folkloraj dancoj, kamparanaj kanzonoj, distribuo de ĉemizetoj, multkoloraj ĉapetoj, promesoj de dungoj, donaco de bazaj manĝaĵoj, senpaga plenigo de aŭta benzinujo, senfinaj defiladoj de politikaj sponsoroj, garantioj pri senlabora salajro, ktp. ktp. cele al simpla voĉo de iu gapanta, senkonscia popolo submetita al korupta, putra agmaniero, nomata demokratio.

La utilaj idiotoj ricevas la regantojn kiujn ili meritas.

Gilbert LEDON