Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

Listo de ruzo kaj manipulado

Komence de oktobro okazis en Albanio lokaj balotoj. Post naciaj balotoj en 1997, kiam socialistoj reakiris la ŝtatpotencon sed intertempe ne plenumis siajn promesojn al la popolo, demokratoj esperis sukceson. Sed tio ne okazis ĉar, laŭ demokratoj kaj aliaj opoziciaj partioj, la regantaj socialistoj realigis tre ruzan manipulan planon.

Kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis. Unue ĝi fondis t.n. Centran Balot-Komisionon konsistantan el socialistoj aŭ ties simpatiantoj, eĉ familianoj. Due oni kompilis du listojn: A-liston, surbaze de kiu oni havigis al civitanoj identigajn kartojn; poste la listo estis reduktita je 35-40 % por ekskludi simpatiantojn de demokratoj kaj opozicio; kaj B-liston, publikigitan lastminute pro opoziciaj protestoj kaj montrantan ĉiujn voĉrajtigitajn civitanojn, eĉ mortintojn aŭ tiujn, kiuj fuĝis eksterlanden dum diktaturo komunista.

Urbestroj

Evidentiĝis tamen, ke por multaj B-listanoj estis ŝanĝita la balotejo. Loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn. En unu balotejo el tuta B-listo konsistanta el 350 nomoj voĉdonis nur sep personoj. Tiamaniere restis ekster la balotado ĉ. 660 000 homoj el malpli ol tri milionoj da voĉdonrajtigitoj. En la ĉefurbo el 338 000 voĉdonrajtigitoj ne povis baloti ĉ. 74 000. Pro tio en urboj, kie oni atendis opozician venkon, kaptis socialistoj la postenojn de urbestroj.

En pli ol duono de la elektaj distriktoj neniu kandidato gajnis pli ol 50 % de la voĉoj kaj la tutan procedon oni devis ripeti post du semajnoj. La opoziciaj partioj sentis sin perfiditaj kaj rifuzis partopreni la duan rondon. Bedaŭrinde internaciaj observantoj, ekzemple de la Eŭropa Unio, reagis nek forte nek adekvate. Ili deklaris, ke “okazis malglataĵoj sed ne tiomgrade por influi la rezultojn”. Tia nerespondeca sinteno ege seniluziigis la opozicion, kiu alvokis surstratajn protestojn kontraŭ la manipulado, por ke ĝi ne ripetiĝu dum la naciaj, parlamentaj balotoj en junio 2001.

Bardhyl SELIMI

La eksmaŭzoleo de diktatoro Enver Hoxha plenumas novan rolon: ĝi fariĝis Internacia Kultura Centro. Sed aliaj aspektoj de publika kaj politika vivo en Albanio ne ŝanĝiĝis: regas sama korupteco kiel en la pasinteco.