Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

Pli da impostoj

Lastatempe la registaro anoncis ke dum la jaro 2001 ĉiu albano averaĝe devos pagi ekvivalenton de 253 usonaj dolaroj (USD) da impostoj, 20 USD pli ol en la jaro 2000. Laŭ oficialaj fontoj la ŝtato tiel enspezos kiel impostojn ĉirkaŭ 23 % de la malneta nacia produkto de 3,3 miliardoj da USD (t.e. 1100 USD je persono).

Oni plialtigos la enspezojn pro doganoj kaj impostoj, tiel malpliigante la enspezojn venantajn de privatigoj kaj ŝtataj entreprenoj. Entute la buĝetitaj enspezoj plialtiĝos je 8,5 % kaj la elspezoj je 8,3 %, por iel mildigi la deficiton.

Albanoj precipe atendas ioman pliboniĝon rilate al infrastrukturo, klerigado kaj sanprotektado.

Bardhyl SELIMI