Guido VAN DAMME
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Malsame ol en multaj aliaj eŭropaj landoj, belgaj abiturientoj ricevas diplomon de meza lernejo ne post komuna, tutnacia taksado sed surbaze de ekzamenaj poentoj deciditaj ĉefe de siaj kutimaj instruistoj. Rezulte: ĉiuj abiturientoj ricevas identan mezlernejan diplomon, kies vera valoro tre varias.
Alia sekvo estas, ke multaj studentoj, kiuj komencas universitatan karieron, dum la unua jaro malsukcesas. Tio kostas multe kaj al la socio kaj al la memfido de malsukcesintoj. Facile kompreneblas, ke la registaro aŭ la universitatoj daŭre klopodos limigi tiun perdon kaj financan kaj emocian.
En la universitato de Loveno — la plej malnova de Belgio — oni kredas, ke la problemo estas nun solvita. Doktoriĝanto ellaboris teston por aŭguri, ĉu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon. En 1997 partoprenis la teston 1500 abiturientoj. Post unu jaro la doktoriĝanto rekontaktis partoprenintojn por konstati, kiel ili sukcesis en siaj universitataj studoj. Evidentiĝis, ke 92 % de tiuj, kiuj malbone plenumis la teston, malsukcesis ankaŭ ĉe la universitato. La iniciatinto de la projekto taksas la teston fidinda mezurilo de estontaj rezultoj.
Estontaj abiturientoj faros la teston post la kristnaskaj ferioj: pro tio ĝi nomiĝas “Ĥrisostomo” laŭ la sanktulo, kies festo koincidas kun la komenciĝo de la lastaj 100 tagoj de mezlerneja kariero. La testo mem konsistas el matematikaj kaj lingvaj eroj, inkluzive de kompreno de scienca teksto.
Tamen estas nekonsekvencaĵo. Ĝis nun en belga edukado mankas preskaŭ ĉiu nacia regulado. Malgraŭ reguloj pri instruendaj fakoj kaj ties enhavo, ĉiu lernejo, eĉ ĉiu instruisto povas plejparte memstare decidi, kiel realigi la regulojn: ekzemple, instruistoj sendepende preparas finajn ekzamenojn. Malfacile estas kompari lernejojn kaj diplomojn.
Pro lerneja libereco la nova testo ne fariĝos tuj deviga en ĉiu lernejo. Plue, la ministro pri edukado atentigis, ke la testo perdos sian valoron, se lernejoj organizos siajn programojn aparte, por ke studantoj sukcese trapasu la teston. La ministro same rimarkigis, ke kvankam multaj gestudentoj — pli malpli 50 % — malsukcesas dum la unua studjaro, ili tamen atingas altlernejan aŭ universitatan diplomon. Do, ne kulpas la instruado; kulpas la sistemo por elekti taŭgan fakon.
Eble la testo ankaŭ pretervidas la “socian” preparadon de estontaj civitanoj. Gravas ne nur lernejaj rezultoj kaj intelekta preparado, sed ankaŭ socia medio. Lernejanoj, kies gepatroj mem ĝuis universitatan edukadon, aŭ kiuj moviĝas en intelektulaj rondoj, pli bone povas sin prepari, ĉar ili komprenas la universitatan ĵargonon. Ili estas mense stirataj ĝis la universitato: helpo, aŭ antaŭpreparo, kiu mankas al tiuj, kiuj ne povas ĉerpi el tiaj fontoj.
Tiun lastan aserton okulfrape pravigas alia studo pri universitata instruado. Evidentiĝas, ke daŭre ekzistas abismo inter diversaj klasoj koncerne universitatan edukadon. Universitataj pordoj restas baritaj por idoj de laboristoj kaj infanoj el socie pli malaltaj tavoloj. Ĉefa kialo: tro alta kosto. Sendube ankaŭ respondecas la fakto, ke ili mem taksas sian sukceskapablon tro malalta. Malsukceso elteneblas nur por tiuj, kiuj havas plenan monujon. La aliaj devas elekti malpli riskajn elirpunktojn por la estonta vivo.
Guido VAN DAMME