Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERRETO

Militado sen bataliloj

La vivo plenas je paradoksoj. Unu el ili estas jena: kiel konate, la plej moderna komunikilo, Interreto, originas precipe en la deziro de usonaj militistoj interkomuniki laŭeble rapide kaj perfekte. Intertempe Interreto furoras tutmonde, ĉiamaniere, ĉiukampe. Ni ne plu povas imagi funkciantan mondon sen ĝi. Sed nun tiu ĉi komunika rimedo povas facile fariĝi rimedo de militado, de militado sen bataliloj.

Tiun ĉi alarman averton pri tute nova dimensio de militoj enhavas raporto de la plej grava germana sekret-servo BND (= Bundes-Nachrichten-Dienst, federacia inform-servo). La internacie aganta BND kun granda emfazo atentigas, ke en iuj landoj oni jam sisteme trejnas soldatojn por “inform-militado”, kiel fakuloj iom simplige kaj erarige nomas la novan metodon. Pli ĝuste estas militado per elektronikaj komunikiloj, por tiel manipuli, haltigi, kolapsigi, detrui informadon helpe de la plej moderna komunikilo, Interreto, kaj al ĝi ligitaj komputilaj sistemoj.

Malstabiligo

“La minacoj ne limiĝas kiel ĝis nun al perdoj en batalado, sed oni povas ene de ege mallonga tempo malstabiligi aŭ en ekstrema okazo eĉ detrui modernan ŝtatsistemon.” Jen la kerna eldiro de la BND-raporto. Ĝi atentigas pri tio, ke en industriaj ŝtatoj elektroniko kaj komputiloj regas kaj regulas preskaŭ ĉion. De komputiloj kaj komputilaj retoj (inkluzive de Interreto) dependas ŝtataj kaj administraciaj instancoj, polico, armeo, bankoj, publikaj servoj, telefonretoj, trafikado, energiservoj (atomcentraloj!), industrio, komercado, malsanulejoj, fajrobrigado ... ktp, ktp. Estus pli facile, serĉi iun kampon de moderna vivo de moderna ŝtato, en kiu ne rolas elektroniko, komputado, Interreto — eble nur piedirantoj kaj biciklistoj estas relative sendependaj (se ili ne devas obei al trafiklumoj).

Terorismo-fakulo Walter Laqueur [valter laker] klarigas: “Kial oni ekflamigu militon laŭ tradicia maniero kontraŭ homoj kaj konstruaĵoj, se atako kontraŭ la elektronikaj ŝaltcentraloj de ŝtato efikas multe pli dramajn kaj pli longe senteblajn rezultojn?” BND prognozas, ke “komputiloj, retpiratoj, virusoj kaj trojanaj ĉevaloj estos integraj partoj de internaj kaj internaciaj konfliktoj”.

Multaj manieroj

“Trojanaj ĉevaloj” estas programoj, kiuj je certa dato aŭ je certaj medikondiĉoj startigas misfunkciojn de komputiloj. Virusojn la malamiko kontrabandas en komputilajn retojn por kolapsigi ilin. Krome eblas teknika atako: aparateto lokita apud elektronikaj ŝlosilaj instalaĵoj povas konfuzi kaj interrompi komunikfluojn. Retpiratoj, tre inventemaj kaj lertaj, ofte uzas tre simplajn metodojn. Ekzemple en februaro 2000 la komputiloj de grandaj usonaj Interret-servoj kolapsis, ĉar ilin inunde atakis (kaj fine blokis) abunde senditaj sensencaj demandoj.

Cetere, oni kompreneble povas kombini ankaŭ “tradiciajn” batalilojn kun elektronikaj. Tion faris usonaj aviadistoj dum la NATO-atakoj kontraŭ Jugoslavio, manipulante fikciajn aviadilojn en la celprogramojn de la serba radar-defendo, kies raketoj sekve “trafis” nur fantomojn. Krome la usonaj specialistoj tiamaniere kolapsigis kurentoservojn kaj komunikilojn de la serba armeo. Inverse serboj inundis la retpoŝtkeston de NATO per amase senditaj leteroj, tiel ke poste ĝi dum multaj horoj ne funkciis.

Kiel ajn, la mondvastaj elektronikaj, precipe komputilaj kaj interretaj, sistemoj ŝajnas fariĝi batalkampo de la estonteco. Ke per tia “inform-milito” ne mortus homoj, tamen estas trompa aserto. Se pro tia atako — en ekstrema okazo — ne plu funkcias, ekzemple, kliniko, pacientoj en operacia salono probable ne havas grandan ŝancon transvivi. Fajrobrigadojn ne atingos alarmo kaj homoj mortos en brulanta domo. Se trafiksistemoj kolapsos, kolizioj de aŭtoj, tramoj kaj fervojoj estas programitaj, kaj pasaĝeraviadiloj kraŝos ne pro lingva miskompreno, sed pro kompleta manko de komunikadeblo. Ni lasas al la leganto imagi kromajn sekvojn.

Stefan Maul