Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Propono al malpacema pacifisto

G. Ledon bedaŭrante la solidecon de la religia kredo (MONATO, 2000/11, p. 5), ŝajnas forgesi, ke ankaŭ li mem havas kredon (ateistan/klerecan). Do ankaŭ li ne estas tute sendependa en sia fundamento de la vivo.

Kial li maltoleras religian kredon je ununura dio? Li volas batali kontraŭ dumiljaraj muroj de la religioj. En la miliardo da monoteistoj li vidas “devotulojn hipokritajn, halucinantajn, mirakloavidajn” kaj — kio rezultas logike — idiotojn. La muron, kiun li mem konstruas per sia sektopropagando, nature li ne vidas.

Tamen li ne povas akcepti maltoleremon. Bone. Do ni ĉiuj estu toleremaj kaj rigardu ni trans la murojn!

Josef FLIEGNER, Germanio