Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BACH 2000

Finiĝis la Bach-jaro

Johano Sebastiano Baĥo (nacilingve Bach) en 1750, la jaro de sia morto, ne povis fini sian lastan verkon, “La arto de fugo”. Hodiaŭ oni povas nur supozi, kiagrade la tuto estas finita. Sed ĝi ricevis signifon kaj dignon per okazaĵo, kiun la filo Karlo Filipo Emanuelo Baĥo notis fine de la nefinita partituro tiel: “Super tiu ĉi fugo, tie, kie estas notita la nomo ‘Bach’ en la kontrasta temo, mortis la aŭtoro”. Fakte, tiel “signis” la granda komponisto sian lastan verkon. Kompreneble la notado ne okazis per literoj, sed per muziknotoj akurate bildigantaj la nomon Bach.

Ne ĉiu muziknotsistemo tion ebligas, sed la germana metodo nomi la muziksignojn — jes. Laŭ ĝi ĉiu litero de la nomo Bach rilatas al certa muziknoto. Baĥo antaŭe tre ŝpareme utiligis tiun sigelon, sed konscie kronis sian lastan verkon per ĝi. Estas ĉiam emociige aŭskulti la fragmenton, precipe fine, kiam post la eksono de la fama nomo la lastaj tonoj malaperas en eterna silento, kvazaŭ la morto ĉi-momente forprenus plumon el la mano de la aŭtoro.

Post la morto Baĥo malaperis el konscio de la granda muzika mondo, sed reaperis triumfe en 1829 per postlongatempa prezentado de la “Pasiono laŭ Mateo”. Jam Betoveno laŭdegis sian antaŭulon per la diraĵo: “Lia nomo ne estu Bach (‘rivereto’ en la germana lingvo), sed maro!” Li eĉ planis verki uverturon pri ĉi tiu nomo. Bedaŭrinde li ne povis realigi tion, sed multaj postaj komponistoj verkis pecojn omaĝe al Baĥo, utiligante la kvar muzikajn literojn. Ankaŭ la nuna memorjaro estigis aron da tiaj verkoj. Tiel ducent kvindek jarojn post la morto de tiu unika komponisto oni daŭre aŭskultas ne nur muzikon de li, sed ankaŭ verkojn dediĉitajn al li kaj inspiritajn de lia muzika potenco kaj de lia nomo.

Franz-Georg RÖSSLER