Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOVNASKITOJ

Sekure nesti

Jam dum la regado de la germana imperiestro Jozefo Dua (1780-90) en Vieno eblis anonime naski. Tiam naskontino eniris vualite la Ĝeneralan Hospitalon en Vieno, transdonis sigelitan koverton kun sia nomo kaj povis naski — la sigelon oni rompis nur, se la patrino mortis pro naska malfacilo. Se ŝi ne volis havi la infanon, ĝi restis en la hospitalo kaj la ŝtato pagis la mamnutristinon. Pro tio oni sukcese evitis abortigon kaj murdon de infanoj. Monate okazis 100 anonimaj naskoj.

Nuntempe en Germanio 40 novnaskitoj ĉiujare estas forlasitaj de la patrinoj; en Aŭstrio du. Nur ĉiu dua infano travivas. Ekde aprilo 2000 en Hamburgo t.n. “beboklapo” estas je la dispono de virinoj, kiuj pro senespero ne povas lasi bebon ĉe si. La asocio Ŝterni-Parko realigis la beboklapo-projekton por helpi al infanoj kaj virinoj. La ŝtala klapo larĝas 72 cm kaj altas 30 cm. Ĝi estas komence facile malfermebla, sed post fermo ne denove malfermebla. Malantaŭ la klapo troviĝas konstante varma liteto kaj sensilo, kiu tuj alarmas flegistojn post enmeto de bebo, kiu do estas ĉiam prizorgata kaj la patrino ne povas esti juĝata pro “formeto de infano”.

Ankaŭ en Vieno instaliĝis “bebonesto” laŭ la hamburga modelo. Ok semajnojn post la enmeto de sia bebo la patrino povas rehavi ĝin — se ne, ĝi povas esti adoptita de fremdaj gepatroj. Baldaŭ eblos ankaŭ anonime naski kiel jam antaŭ pli ol 200 jaroj.

Walter KLAG

Patrinoj, kiuj ne povas prizorgi siajn bebojn, povas ilin “enpoŝtigi” en beboklapon en Hamburgo.

La enirejo ĉe la viena “bebonesto” ege diskretas.