Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Se vi aŭtus en Finnlando laŭ la ŝoseo E75 tre norden, vi atingus benzinstacion nomatan VASKIKELLO (bronza sonorilo). Ties posedantoj kolektas sonorilojn. Sendube estus pli facile kolekti poŝtmarkojn aŭ iujn aliajn etaĵojn ol verajn sonorilegojn preĝejajn, kiuj povas pezi eĉ plurajn tunojn. Ne malpli probleme estas ankaŭ kolektadi, ekzemple, rompiĝemajn vitrosonoriletojn.
La grandaj sonoriloj pendas subtegmente aŭ troviĝas subĉiele. Iuj estas farbitaj rozkolore, aliaj estas brile orumitaj. Krome estas ankaŭ sonoriloj, kiuj havas la kolorojn de bronzo kaj kupro, kun verdaj nuancoj.
La kolektado komenciĝis de unu malgranda bronza sonorileto, kiu antaŭe estis uzata en finnaj bienoj por voki la kamplaboristojn al manĝoj. Tiuspeca sonorileto kutime pendis en tureto sur la tegmento de iu stokejo. La sonorilo de ĉiu bieno havis malsaman sonon, kaj eĉ la ĉevaloj rekonis ĝin en sia bieno! Kiam poŝhorloĝoj viraj aperis, iu el la kamplaboristaro ĉiam sciis la horon, kaj la manĝsonoriletoj estis forgesitaj. Poste ili tamen ekfuroris kiel kolektindaj antikvaĵoj kaj ofte okazis, ke iu ŝtelis la sonorileton de stokejturo.
Pluraj preĝejoj vendis siajn malnovajn sonorilojn al VASKIKELLO, kondiĉe ke ili restu respektataj kaj videblaj por la publiko. Antaŭe la sonoriloj vokis homojn al diservoj, nuptoj, enterigoj, kaj oni sonigis ilin je la 18a horo ĉiusabate por proklami komencon de la semajnfina ripozo. Nun la vizitantoj de la menciita sonoril-kolekto rajtas sonigi ilin nur perfingre, ĉar la sonoj povus surdigi aŭ almenaŭ suferigi kaj timigi la amatorajn sonigantojn. Unu el la pli malgrandaj sonoriloj estas pendigita tute malalte, kaj per ĝi homoj estas atentigataj pri la manko de lernolibroj en la tanzaniaj lernejoj. Kiam oni aŭdas ĝiajn sonojn, oni rigardas al ĝi kaj al la apuda tabulo kun priskribo de la deveno kaj monpeto por la tanzaniaj lernejoj.
Serio da orumitaj sonoriletoj en malferma verda tureto muzikas 10 diversajn melodiojn, unu post la alia, se iu telefonas al ekfunkciiga numero. Ne malproksime staras publika telefono sub grandega ruĝa ŝtalkloŝo, kiu ŝirmas la telefonantojn de pluvo, neĝo kaj sunbrilo. La kloŝo venis el Bremen, Germanio, kie ĝi servis dum la jaroj 1922-1990 en la tiea Stefan-preĝejo.
Multaj el la malnovaj sonorilegoj surhavas tekstojn en la germana, latina aŭ rusa lingvoj. Siatempe ili sonis je la gloro de Dio, “preĝis” por paco kaj pardonemo. Aliaj sonas je la eterna memoro de ies bonaj gepatroj aŭ memorigas nin pri niaj pekoj kaj devoj, pri la efemereco de ĉio ĉirkaŭ ni. Unu sonorilego estas dediĉita al iu Papo, alia al la venkintoj de iu milito. Dum jarcentoj oni fandis el sonoriloj kanonojn kaj refandis la kanonojn en sonorilojn.
En la kolekto de VASKIKELLO troveblas ankaŭ ŝipsonoriloj. Antaŭe ili anoncis, kiom el la ankroĉeno oni eligis, kaj dum nebuloj ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio. Iom flanke staras verdiĝinta templosonorilego budhisma, fandita en 1990 de japana sonorilmajstro, kies prapatroj lernis la metion antaŭ dek generacioj. La elstaraĵoj sur la surfaco de la budhisma sonorilo simbolas cicojn kaj teneran virinan koron. Ilia nombro estas sankta: 108.
En la florbedoj de VASKIKELLO kreskas kvindeko da diversaj specioj de kampanuloj kaj aliaj kloŝformaj floroj. La unua sonorileto de la kolekto surhavis la tekston “Gardu la naturon bela!” en finna lingvo.
Tra la fenestroj de restoracio benzinstacia admireblas delikataj, multkoloraj aŭ senkoloraj vitrosonoriletoj, kaj sur la muroj oni povas vidi malnovajn metalajn tintilojn, iam uzitajn sur jungilaroj. Eblas vidi ankaŭ muron, kiun plibeligas porcelanaj 26-sonorila kariljono kaj vinberaroj. Tie troveblas ankaŭ modelo de mezepoka hontotintileto, kiun pigrulo devis kunporti pendigita antaŭ la frunto.
La sonoril-kolektantoj lernis fandi tintiletojn kaj sonorilojn laŭmende. Ili uzas miksaĵon de kupro (78 %) kaj stano (22 %). La kolektantoj ŝercdiras, ke la aldono al ĝi de iom pli da arĝento rimarkeble plibeligas la tintadon. La kolektado de sonoriloj tute entuziasmigis ne nur ilin, sed ankaŭ la vizitantojn. Ili rajtas senpage ekkoni la kolekton, se ili haltas ĉe la benzinstacio VASKIKELLO.
Saliko
1. Grandaj sonoriloj. (Saliko) 2. Manĝosonorileto. (Paavo Rönkkö) 3. Sonorilo por monkolektado en tanzania lernejo. (Paavo Rönkkö) 4. Sonoril-kloŝo de publika telefono. (Saliko) 5. Ŝipsonorilo. (Paavo Rönkkö) 6. Budhisma sonorilo el Japanio. (Paavo Rönkkö) 7. Vitrosonoriletoj. (Saliko) 8. Sonoriletoj de ĉevaljungilaro. (Saliko) 9.Hontotintileto. (Paavo Rönkkö) 10. Fando de sonoriletoj (Paavo Rönkkö) 11. Reklamsonorilo de la restoracio de VASKIKELLO. (Saliko)