Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Tiel okazis, tiel mi spertis

Tre bone verkita kaj interesa kolekto de 15 novel(et)oj, origine verkitaj en Esperanto. Kelkajn el ili mi jam antaŭe legis, kiel juĝisto en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj aljuĝis al ili la unuan premion. Min plezurigas, ke FEL samopinias kun mi pri la literatura valoro de la verkoj de ĉi tiu aŭtoro.

Lena Karpunina dum la plejparto de sia vivo loĝis en Taĝikio, iama parto de Sovetunio sed nun sendependa lando. Pluraj el la noveloj priskribas eventojn el ŝia infanaĝo, ĉu aŭtobiografiajn, ĉu tipajn por tiu periodo. Ĉiam sen kondamno kaj sen apologio, simple kiel “tiel okazis, tiel mi spertis, tiel oni vivis, tiel estis nature”. Tial la noveloj havas freŝan karakteron kaj nutras la spiriton de la leganto, sen la politikemo, kiu ofte karakterizas tiatemajn kaj tialokajn verkojn.

La komprenemo kaj la honesteco de la verkinto brilas en ĉi tiuj noveloj.

La stilo de Lena Karpunina estas klara kaj plaĉa, nek tre komplikohava nek simpligita, sed klasikesperanta. Ankaŭ la vortoprovizo estas tiu de bona verkisto, nek tro simpla nek tro neologismoplena. Gramatike la verko estas senriproĉa.

Tre rekomendata legaĵo, bona kontribuo al la Esperanta literaturo.

Donald BROADRIBB

Lena Karpunina: La Bato. Serio Stafeto n-ro 26. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2000. 125 paĝoj glue broŝuritaj. ISBN 90-71205-87-8. Prezo ĉe FEL (retbutiko.esperanto.be): 12,00 eŭroj + afranko.