Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En 1764 la skota filozofo Adam Smith (1723-1790) vizitis la francan urbon Toulouse kaj skribis al sia amiko David Hume: “La vivo, kiun mi vivis en Glasgow estis agrabla, disipa vivo en komparo kun tiu kiun mi nun vivas ĉi tie. Mi komencis skribi libron por forpasigi la tempon.” Tio estas la unua aludo pri la verko, kiu eldoniĝis en 1776 sub la titolo An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (Esploro pri la naturo kaj kaŭzoj de la riĉeco de nacioj, poste: Riĉeco de nacioj). Pro tiu verko Adam Smith estas kutime konsiderata kiel la fondinto de la klasika ekonomika skolo. Tiu skolo floris proksimume cent jarojn. Oni ofte rigardas la irlandanon John Elliot Cairnes (1823-1875) kiel la lastan faman klasikulon. Inter Smith kaj Cairnes ni trovas i.a. la francon Say kaj la britojn Malthus, Ricardo, Torrens, West, McCulloch, Senior, James Mill kaj lia filo John Stuart Mill.
Kelkaj ecoj estas komunaj por la plimulto de la klasikuloj. Tio koncernas la interesiĝon pri ekonomia kresko kaj longperspektiva evoluo. Laŭ la plej multaj klasikuloj, sed ne ĉiuj, la ekonomio fine stagnos. Inter la komunaj ecoj estas ankaŭ la interesiĝo pri la disdivido de la nacia produkto inter salajroj, rentoj kaj profitoj. Ni povas mencii ankaŭ la regantan ideon pri la prezoj kiel determinitaj ĉefe de la kostoj de produktado. Alia grava eco estas la liberala sinteno. La klasikuloj havis la ideon, ke troviĝas ia aŭtomata meĥanismo, kiu kuntenas la diversajn partojn de la ekonomio, tiel ke tiu povas evolui kaj funkcii sen multe da ŝtata interveno. Tiu ĉi ideo troviĝis ankaŭ ĉe la fiziokratoj, kaj oni povas distingi ĝin ĉe kelkaj malfruaj merkantilistoj. Tamen, multaj merkantilistoj pledis por ampleksaj ŝtataj intervenoj, kaj tion Smith kritikis en Riĉeco de nacioj.
Ni koncentriĝos sur la doktrinon de Smith tia, kia ĝi aperas en Riĉeco de nacioj. Smith do estu por ni la ĉefa reprezentanto de la klasikuloj. Al la ceteraj anoj de la skolo ni pro spacomanko donos nur kompletigan rolon.
Adam Smith naskiĝis en 1723 en Kirkcaldy en Skotlando kaj enmatrikuliĝis jam en 1737 ĉe la universitato de Glasgow, kie li komence de la 1750aj jaroj fariĝis profesoro.
En 1764 li rezignis pri la katedro por akompani kiel guvernisto junan nobelon al Francio kaj Svislando. Tie li dum periodo estis ofta gasto en la literaturaj salonoj kaj li partoprenis ankaŭ la kunvenojn de la fiziokratoj ĉe Quesnay. La eksterlanda restado daŭris du jarojn kaj dum tiu tempo li komencis verki la libron Riĉeco de nacioj. Ni rigardu kelkajn esencajn erojn el ĝia enhavo.
La denaskaj ecoj de la homo havas fundamentan signifon por Smith, kiam temas pri lia kompreno pri la funkciado de la socio. Laŭ Smith, tiuj homaj ecoj povas esti iomete modifataj per instruado kaj edukado, sed esence ili devas esti akceptitaj tiaj, kiaj ili origine estis. La institucioj de la socio devas esti formataj el tiu premiso.
Kiuj do estas tiuj homaj ecoj? Unue, la homo estas egoisma kaj strebas al plibonigo de sia stato. Tiuj karakteraj trajtoj de la homo povas prosperigi la socion, eĉ se la institucia kadro ne estas la plej favora.
Smith klare konsciis, ke ekzistas esceptoj de la regulo, ke la homo strebas por sia bono. Li diskutas drinkadon kaj diboĉadon. La malŝparemulo estas skurĝata — tiu ja serĉas kontentiĝon nur por momento. Ankaŭ tiu, kiu obeas al modkapricoj estas bedaŭrinda, sed feliĉe “pro naturaj kaŭzoj, tia stulteco povas etendiĝi nur al malmultaj”.
La normala homo laŭ Smith havas pli da ecoj ol egoismon. Parenca eco estas la “emo negoci kaj interŝanĝi unu objekton kontraŭ alia”. Tio diferencigas la homon de la bestoj. “Neniu iam vidis hundon fari justan kaj intencan interŝanĝon kun alia hundo.”
Apud la homaj inklinoj troviĝas alia grava fakto: origine, homoj estas sufiĉe similaj. Sed la emo negoci kaj interŝanĝi kondukas al specialiĝo kaj metado de homoj en malsamajn fakojn. Tio pligrandigas la originajn diferencojn.
La emo negoci kaj interŝanĝi estas, laŭ Smith, la fundamenta kaŭzo de la divido de la laboro. Tiu divido siavice kaŭzas, ke la totala produktorezulto estas multe pli granda ol se estus neniu specialiĝo. En la komenco de Riĉeco de nacioj, Smith tre apreze priskribas la dividon de la laboro: “Estas la granda multobligo de ĉiaspecaj produktoj, kaŭze de la divido de la laboro, kio en bone regata socio rezultigis tiun universalan prosperon, kiu etendiĝas al la plej malaltaj klasoj de la popolo.”
En la fino de Riĉeco de nacioj Smith donas multe pli nigran bildon de la divido de laboro: “Kiam la divido de la laboro progresas, la okupoj de la plimulto de tiuj, kiuj vivas de sia laboro, t.e. la plimulto de la popolo, limiĝas al kelkaj tre simplaj manovroj, ofte nur al unu aŭ du. Sed la intelekto de la plej multaj homoj estas necese formata de iliaj ordinaraj okupoj. Homo, kiu pasigis sian tutan vivon farante kelkajn simplajn manovrojn, kies efikoj estas ankaŭ la samaj aŭ preskaŭ la samaj, ne havas okazon ekzerci sian intelekton aŭ ekzerci sian kapablon trovi rimedojn por forigi malfacilaĵojn, kiuj neniam okazas. Tial li, kompreneble, perdas la kutimon de tia ekzercado, kaj ĝenerale fariĝas tiel stulta kaj nescia kiel estas eble por homa estaĵo.”
En la fino de la libro Smith ne neas la efikon de la divido de la laboro sur la prosperon — kiam la prospero estas mezurita per la kvanto da varoj — sed li enkondukas kroman aspekton: la efikon sur la spiritan kaj korpan staton de la laboristoj.
Adam Smith bone konis la pensojn de la filozofoj pri natura juro. Ĉefe de Grotius kaj Pufendorf li estis influita. La natura libereco kaj similaj konceptoj de Smith estas ekzemploj pri tiu influo.
Kion Smith konkrete volis inkludi en la natura libereco? Ni havos ideon pri tio, esplorinte en kiuj situacioj tiu aŭ similaj esprimoj aperas. Farinte tion, ni trovas, ke ĝi interalie signifas rajton libere elekti kaj ŝanĝi profesion. Ĝi signifas rajton restadi en tiu paroĥo, kie oni elektis loĝi. Ĝi signifas liberecon komerci kun aliaj landoj, sed ofte la leĝoj faris krimon el tio, kvankam “la naturo neniam intencis tiel”. Ĝi signifas liberecon ankaŭ en la enlanda komerco.
Aliajn ekzemplojn ni trovas en okazoj, kie ne estas dezirinde, ke la natura libereco regu, kvankam ĝi estas eldirite “natura”. Malhelpi al bankisto emisii monbiletojn aŭ al privatuloj akcepti ilin “estas evidenta atenco kontraŭ la natura libereco”. Same estas “la devo konstrui murojn kontraŭ incendio” inter la domoj en urbo. Malgraŭ tio, Smith argumentas, ke en tiaj okazoj limigo de la libereco estas ĝusta, ĉar “tiuj formoj de ies natura libereco, kiuj endanĝerigas la sekurecon de la tuta socio, estas kaj devas esti limigitaj per leĝoj”.
Ni jam vidas, ke Smith ne estis dogmema apologiisto de senlima libereco. Pragmatismo gvidis lin. La natura libereco ne estis sankta. En tiuj okazoj, kiam ĝia apliko malutilus al la tutaĵo, Smith postulis limigon. En ceteraj kazoj Smith preskribis, ke la baza regulo estu aplikata, t.e., la natura libereco regu. La homaj ecoj — strebi al sia propra bono kaj negoci — tiam favorus la kolektivan bonon, malgraŭ tio, ke la unuopaj individuoj agas egoisme.
Ne estas tute klare, ĉu Smith vidis pli profundan, dian intencon en la rilato inter la individua intereso kaj la socia. La ideo pri harmonio inter strebado por propra gajno kaj socia prospero aperis jam en fora tempo. La greka eklezia patro Ioannes Ĥrisostomos (344-407 p.K.) konsideris tiel funkciantan ekonomion kiel parton de dia plano.
Kion la ŝtato faru kaj ne faru?
La baza ideo de Smith estis, ke la ŝtato intervenu malpli en la ekonomian vivon ol ĝi faris en la tiutempa Britio, kie la merkantilismo estis la reganta ekonomia doktrino. Oni trovas tri ĉefajn argumentojn.
Unue Smith kritikis la merkantilismon ĉar ĝi kaŭzis malbone rendimentantan lokadon de la produktadfaktoroj, kaj la privilegioj de la korporacioj kaj la koncesiitaj monopoloj favoris nur unuopajn mastrojn kaj komercistojn je la kosto de la plimulto de la popolo.
La dua argumento, kiun oni ankoraŭ aŭdas en politikaj debatoj, temas pri la kapablo de la ŝtataj organoj detale reguligi la ekonomion por la bono de la popolo.
Trie, Smith rigardis servojn kiel iusencan neproduktivan laboron. La laboro de oficistoj estis tia.
Tio, kion ni diris, ne signifas, ke Smith volis forigi ĉian ŝtatan agadon. La ŝtato havu tri ĉefajn devojn, sed krome ni trovas diversajn aliajn ŝtatintervenojn, kiujn Smith estimas.
La unua ĉefa devo estas protekti la socion kontraŭ atakoj de aliaj socioj, t.e. zorgi pri defendo. La dua devo estas zorgi pri interna ordo kaj juĝado en la lando.
Tiujn du devojn ja havis eĉ pure “noktogardista ŝtato”. Sed per la tria devo Smith foriĝas de tia ŝtato. Temas pri “starigo kaj tenado de tiuj publikaj institucioj, kiuj, kvankam ili povas esti plej avantaĝaj por granda socio, tamen estas de tia naturo, ke la profito neniam povus sufiĉi por repagi la elspezojn al individuo aŭ malgranda nombro da individuoj, kaj pri kiuj oni pro tio ne povas atendi, ke individuo aŭ malgranda nombro da individuoj ilin starigu aŭ tenu”.
La tria ŝtata devo inkludas tiajn utilaĵojn kiel ŝoseojn, havenojn, pontojn, kanalojn, poŝton, edukadon, ktp.
Krom la tri ĉefajn ŝtatajn devojn, oni trovas dise en la libro ankaŭ diversajn ekzemplojn de ŝtataj intervenoj, kiujn Smith evidente apogas kaj kiuj plifortigas la imagon pri Smith kiel pragmatisto kaj ne kiel dogmema pledanto por laissez faire.
Smith apogis la principon pri libera komerco inter la nacioj, sed eĉ tiu ne estis sankta por li. Ekzistas laŭ li okazoj, kiam oni per doganoj kaj aliaj rimedoj apogu la enlandan produktadon. Tian okazon oni havas, kiam iu branĉo estas necesa por la nacia defendo. Sekve li karakterizas la Navigacian Akton de 1651 — unu el la plej konataj aktoj kontraŭ libera komerco — kiel “eble la plej saĝan el ĉiuj komercaj reguloj en Anglio”. Ĝi garantiis, ke troviĝos lertaj britaj maristoj kaj granda ŝiparo, kiuj estas gravaj por la nacia defendo.
Smith fariĝis skolkreanto. El liaj sekvantoj en la klasika skolo, Say, Malthus, Ricardo kaj John Stuart Mill estas tiuj klasikuloj, kiuj kune kun Smith havis plej grandan internacian influon.
La franco Jean-Baptiste Say studis la verkon Riĉeco de nacioj, de Smith, kiam li estis ĉirkaŭ dudekjara. Dek kvin jarojn poste li publikigis sian propran Traité d’économie politique (Traktato pri politika ekonomio, 1803). Tiu ĉi duvoluma verko forte kontribuis al la disvastigo de la ideoj de Smith sur la eŭropa kontinento, kaj pere de angla traduko ankaŭ en Nord-Ameriko.
La anglo Thomas Robert Malthus estis ordinita pastro antaŭ ol li en 1805 fariĝis profesoro pri historio kaj politika ekonomio. Li estas konata precipe pro sia demografia teorio, sed li poste donis gravajn kontribuaĵojn ankaŭ al la cetera ekonomiko.
La plej konata verko de Malthus estas An Essay on the Principle of Population (Eseo pri la principo de loĝantaro, 1798). La pesimisma demografia teorio, kiun li prezentas tie, estis esence apogita de Ricardo kaj Mill. Pli malfrue ĝi estis la bazo por la neomaltusanismo.
La esencon de la eseo ni trovas en kelkaj citaĵoj: “Mi kredas, ke mi povas juste eldiri du postulatojn. Unue, ke nutraĵo estas necesa por la ekzisto de la homo. Due, ke la pasio inter la seksoj estas necesa kaj restos preskaŭ en sia nuna stato.”
Iom poste li diras: “Kiam la popolo estas nebridata, ĝi kreskas laŭ geometria progresio. Vivrimedoj kreskas nur laŭ aritmetika progresio. Iometa kono pri numeroj montras la grandegon de la unua potenco kompare kun la dua.”
Kio rezultas el tio? Ja mizero kaj malvirtoj.
Eble David Ricardo ne estis same epokofara kiel Adam Smith; li ja multe apogis sin sur Smith. Tamen, la reputacio de Ricardo kiel ekonomikisto estas almenaŭ tiel bona kiel la reputacio de Smith pro la sagaceco kaj klareco de lia analizo.
Unu ideo de Ricardo retroviĝas preskaŭ neŝanĝita en modernaj lernolibroj pri ekonomiko. Temas pri lia teorio pri kompara avantaĝo en internacia komerco. Ricardo uzas ekzemplon, kie Portugalio estas pli efika ol Anglio kaj en vinoproduktado kaj en ŝtofoproduktado. Li montras, ke malgraŭ tio Anglio povus profiti de specialiĝo pri ŝtofoproduktado, kaj vendi parton de la ŝtofo al Portugalio, dum Portugalio povus profiti de specialiĝo pri vinoproduktado, kaj vendi parton de la vino al Anglio.
Unu el la kondiĉoj estas, ke Portugalio estas relative pli supera en la vinoproduktado ol en la ŝtofoproduktado. Eli Heckscher, Bertil Ohlin, Wolfgang Stolper, Paul Samuelson kaj aliaj pluevoluigis en la 20a jarcento la teorion pri kompara avantaĝo, i.a. per enkonduko de pli da produktfaktoroj ol laboro en la analizo.
Per John Stuart Mill la klasika skolo atingis sian apogeon. John Stuart Mill efektive estis filozofo, edukita en scienca pensado jam kiel infano de sia patro James Mill. Li estis elstara reprezentanto de la utilismo, t.e. de doktrino laŭ kiu la agoj de la homo estu gvidataj de la komuna aŭ privata utilo de la agoj.
Lia On Liberty (Pri libereco, 1859) multe signifis por la ĝenerala opinio pri parollibereco kaj preslibereco kaj la rilato inter la individuo kaj la ŝtato. La laissez-faire-sinteno de Mill estis pli evidenta koncerne opiniesprimojn ol koncerne ekonomiajn kaj socialajn demandojn.
Estas apenaŭ mirige, ke Mill kiel ekonomikisto preferis sufiĉe vastan analizon, kiun enhavas lia Principles of Political Economy (Principoj de politika ekonomio, 1848). Eĉ se li, pri pure teoriaj ekonomikaj demandoj, baziĝas ĉefe sur Ricardo, lia cetere vasta socianalizo pli memorigas pri Smith.
Same kiel la plej multaj aliaj klasikuloj, Mill antaŭvidas estontecon sen ekonomia kresko. Tia stato laŭ Mill ne certe estas malbona. Ĝi povas signifi, ke la homo, liberigita de la penso pri ĉiam kreskanta materia nivelo, trovas trankvilon por pli noblaj celoj.
[en kadro aŭ kiel piednoto:]
La Navigaciaj Aktoj estas leĝoj, kiuj estis farataj de la angla parlamento en la 17a kaj 18a jarcentoj por helpi kaj protekti la anglajn industrion kaj komercon kontraŭ la eksterlanda konkurenco. La origina akto datiĝas de 1651 kaj postulas i.a., ke importo al Anglio okazu per anglaj ŝipoj aŭ ŝipoj de la eksportanta lando. En postaj aldonaj aktoj la komercado de diversaj varoj estas reguligita. La fina nuligo de la Navigaciaj Aktoj okazis en 1849.
(ergens in kadertje)
Pli ampleksa versio de tiu ĉi serio estos eldonita printempe de la germana eldonejo Leins Verlag sub la titolo “La historio de ekonomika pensado”.