Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Celtrafa milito

Stefan Maul (MONATO, 2000/11, p. 3) skribas, ke li malaprobas la atakojn de NATO kontraŭ Jugoslavio kaj ke NATO ne atingis sian celon forpeli Milošević. Miaopinie ne povis esti la celo de NATO lin forpeli, ĉar ankaŭ en la golfa milito usonanoj kaj britoj ne sukcesis forpeli Saddam Hussein. Sendube la atakoj de NATO kaŭzis multajn suferojn al la serba loĝantaro, sed diru al mi alian eblan rimedon por devigi Milošević ĉesigi sian buĉadon kaj masakradon en Kosovo?! Laŭsperte Milošević komprenis unusolan lingvon, tiun de perforto kaj milito; li nur reagis, kiam oni respondis per la sama lingvo. Mi tute ne konsentas kun Maul, ke la atakoj de NATO estis vanaj: sen ili ni ankoraŭ hodiaŭ havus centmilojn da Kosovo-albanaj fuĝintoj en tuta Eŭropo kaj serboj estus konkerintaj tutan Kosovon por tie loĝigi plene serban loĝantaron; Kosovo-albanoj ne estus povintaj reveni al siaj hejmoj. Cetere, nur per perforto kaj militrimedoj oni ĉesigis militon en Bosnio. Sen la NATO-atakoj serboj eĉ hodiaŭ glorus Milošević kiel heroon, kiu sukcesis konstrui grandan serban ŝtaton kun tute serba Kosovo: tio ja estis lia celo.

Luciano ORTELLI, Svislando