Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Vatikano rebatas (1)

Laŭ Dominus Jesus: “Dio volas ke ĉiuj homoj estu savataj kaj atingu la konon de la vero” (22 kaj 1 Tm. 2,4)... Por tiuj, kiuj ne estas formale kaj videble anoj de la (katolika) Eklezio, la savo de Kristo estas alirebla danke al graco kiu lumigas ilin adekvate al ilia interna kaj media situacio (20)... Oni ne ekskludu la agadon de Kristo kaj de la Spirito ekster la videblaj limoj de la Eklezio... La Regno rilatas ĉiujn: la personojn, la socion, la tutan mondon (19)...” (MONATO, 2000/11, p. 18) Se tio estas en “Dominus Jesus”, ĉu vere la Katolika Eklezio kondamnas miliardojn da homoj vivintaj, vivantaj kaj vivontaj al la infero? Ni estu seriozaj. Ni legu la originan tekston. Ni ne tro fidu je la amas-komunikiloj, kiuj en la tuta mondo ofte mislegas, resumas... kaj kuiras laŭplaĉe!

Antonjo GAMBUTI, Italio