Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de Higinio García

El la atesto de Mustafao Vanesavir’, submastro

dum laborkunveno por persona kreskado de mezaj kadroj

la 10an de laboralo ’86

Ĝuste: kvazaŭ diulo en sia mistika migdalo. Stefankarlo ĉiam ŝajnis al mi dio, kiam li sidis ĉe sia skribotablo, kadrita de la alta dorsapogilo de lia fotelo, milde lumigata de la ovala fenestro malantaŭ li. Li estis ĉirkaŭata de l’ fumoj de sia pipo, kiuj dancis, oni dirus, laŭ la mallaŭta klasika etosmuziko. Li ĉiam estas ĉirkaŭata de etosmuziko, klasika kaj mallaŭta. Kaj de l’ fumoj de sia pipo. Tio helpas al li sin koncentri kaj aktive aŭskulti. Li plaĉe ridetis, sed ne parolis al mi. Li, laŭkutime, aktive aŭskultis, ĉar li sentis ke mi bezonis esprimi min. Tio estis la vero, kaj mi malkovris al li ĉiujn miajn emociojn. Mi diris al li:

“Mi sentas ke se mi dirus al ŝi ke ŝi foriru, ŝi foriros, kaj ŝi neniam revenos. Sed mi neniam tion diros al ŝi. Ĉar mi estas alkroĉita al ŝi, mi bezonas ŝin tiom, kiom ŝi bezonas mian vivsukon, mian vivon. Ĉu vi scias, Stefankarlo? Ŝi ne havas propran vivon. Ŝi estas vampirino. Ĉu vi scias ke ŝi vivas elsuĉante, krom la sango, la ĝojon kaj la vivenergion de la aliaj? Kaj nun, mi ne scias kiel akumuli sufiĉe da energio por nutri tiun frenezon mian nutri ŝin”.

Li, Stefankarlo, kun tiu saĝeco kiun li havas, elpompis fumon el sia pipo — kaj mi, malpie, mi tion konfesas al vi, malpie mi esperis ke ĝi estos estingita. Vane. Stefankarlo divenis miajn pensojn — kaj triumfe lanĉis zeniten iujn fumcirkletojn.

“Ne, Mustafao Vanesavir’”, tion li diris al mi, “mia pipo ne estingiĝis. Fakte, ĝi estingiĝas nur kiam la tuta tabako jam forbrulis. Evidente, necesas ami sian pipon kaj bone scii kiel ĝin fumi...”

Jam, nur rigardante la fumon, mi iĝis pli paca, pli serena. Kia mistero enestas en tiu pipo kiun Stefankarlo nur unufoje ekbruligas, kaj tamen ĉiam kaŝe brulas? Stefankarlo ankaŭ divenis kion mi demandas al mi mem. Li akomodiĝis plenigante la tutan fotelon (li ĉiam akomodiĝas por diri ion gravan, mi bone konas lin).

“...Kiel necesas ami kaj funde koni virinojn”, li diris al mi, “se oni ne volas ke la amo estingiĝu. Jes. Vanesa suferigas vin. Sed, se ni pozitivizu la aferon, tio montras ke ŝi ne estas indiferenta por vi. Ke vi amas ŝin. Ke ŝi amas vin. Ke amo, eĉ senfume, brulas”.

“Ĉu min? Ke ŝi amas min?”, tion mi demandis al li.

“Evidente. Ĉu ŝi ne ĉiufoje revenas? Ĉu ŝi ne ĉiam rakontas al vi kun kiu ŝi estis kaj kion ŝi faris dum siaj eskapoj? Ĉu tio ne montras ke, funde, vi estas ŝia plej intima komplico? Nur, vi havas tro varman sangon, kiu facile bolas: sangon de ĉasisto karnovora. Manĝu terpomojn kaj evitu viandon. Ĉu vi scias ke Adam Smith asertis ke irlandaj junulinoj bonfartas fizike kaj anime ĉar ili sin nutras precipe per terpomoj? Kaj meditu. Ĉu oni jam donis al vi mantron? Kredu min, Mustafao, ne divorcu. Ŝi ne meritas tion. Ni ĉiuj en la Departemento amas kaj ŝatas ŝin. Kaj ni ĉiuj ĵaluzas vin, ĉar ni scias kiom ŝi povas esti oferema kaj sindona”, tion li respondis al mi.

Stefankarlo pivotigis sian grandan fotelon, turnis al mi la dorson, kaj koncentriĝis en sia komputilo, por lasi al mi la tempon (mi bone konas lin) konscii miajn emociojn. Tiam, mi sentis kiom mi amas mian direktoron, mian amikon. Ne, ne kiel oni amas virinon, ne konfuzu ĉion. Ne kiel mi amas Vanesan. Kaj jes, mi amas Vanesan. Sed tio estas komplementa amo. Masklo kaj ino. Pozitivo kaj negativo. Jango kaj jino. Oni suferas kaj suferigas per tiaj altiroj. Kontraŭe, mi amas Stefankarlon per natura vibrado, per natura pozitiva kunvibrado inter mi kaj li. Per identigo. Mi bezonas lin kiel membro la korpon, kiel ero la tuton.

Mi jam sentis tion — ne ekzakte tion, sed ion iel kvazaŭ ion tian — antaŭlonge, en la Lernejo, dum Meditado, per la mantro kiun la guruo donis al mi: “imu-uri” (kiel sciis Stefankarlo ke mi havas mantron?). Kvankam ne estis necese, la guruo, kiu estis tre klera viro, diris al mi ke tio, en la antikva usona, signifas “Mi estas vi, vi estas mi(1)”. Nun, tiu mantro plene sencas. Oni povas diri ke mi kaj Stefankarlo havas la samajn emociojn, la saman manieron vidi la mondon... kvazaŭ mi kaj li estus du korpopartoj de unu sama estaĵo.

Ververe, ni ĉiuj estas la sinergiaj membroj de Natura Entrepreno, de la Uzino. Kaj, kiel ĉio en la Naturo, ni ĉiuj estas necesaj al ĉiu alia. Ĉiu estas en ĉio ĉar ĉio ĉeestas en tio...: mi volis diri... sed vi komprenas min, ĉu? Mi konscias la Ĉion en mia koro, mistike kaj holisme(2).

Nu, Vanesa tiajn aĵojn ne komprenas. Ŝi eĉ ektimas min, ĉar ŝi insistas ke mi havas demonon. Jen vampirino kiu akuzas normalan viron havi demonon! Ĉu vi tion kredus! Certe, ŝi revenas al la superstiĉoj de sia naska sovaĝa stepo. Alifoje, kiam ŝi reprenas pli civilizitan vortaron, ŝi insistas ke mi havas “viruson”. Eble oni diradas tion al ŝi ĉe l’ tavernoj de l’ laboristaj kvartaloj, kie ŝi nun iras ĉasi siajn amorantojn. Ja, estas legendo ĉe l’ simpluloj ke la pilolo de Profesoro Ŝvumka, la Direktoro pri Sentomanaĝerado, vi jam scias, tiu pilolo kiun la Uzino donacas al la edzo dum geedziĝoceremonio por plifortigi amon al la edzino, fakte plifortigas amon al la estro. Absurdaĵo. Ĉu necesas enmeti demonon aŭ viruson en pilolon por ke oni amu kaj obeu sian superulon? Ĉu homoj — almenaŭ, civilizitaj homoj — ne emas nature, volonte, spontanee, reflekse obei?

Estas vere ke, lastatempe, mia flarsenso tiel perfektiĝis, ke mi kapablas nun diferencigi la odorojn de Stefankarlo en distanco de dek metroj kaj percepti lian animstaton, liajn zorgojn kaj dezirojn, nur flarante la aeron. Sed ankoraŭ tio estas normala afero. Mi iam vidis holovidprogramon kie oni eksplikis ke animstato influas digestadon. Kaj ne necesas esti ia klerega Doktora Moŝto por kompreni ke oni digestas en la digesta aparato, kies ekstremo estas ĝuste la plej odorelsenda parto de l’ korpo. Kie diable la demono? Kie estas la viruso? Ĉu ne simpla sens-akreco?

Ankaŭ estas vere ke, nun, mi flaras kion mi devas fari antaŭ ol Stefankarlo ion ajn indikos al mi. Tiel, ke oni dirus ke, ankaŭ li, ektimas min. Ne, li ne evitas min. Nia direktoro tro bezonas subulon kiu flaras la farendaĵojn antaŭ ol ili estas diritaj. Sed li estas maltrankvila. Ekzemple, kiam mi devas preni dosieron en la ŝranko malantaŭ li, mi jam rimarkis ke li manovras por neniam turni al mi la dorson. Eble, pro tio ke li ne volas ke mi eltrovu novan taskon tuj farendan.

Kaj, ĉar mi flaras ke Stefankarlo estas maltrankvila, ankaŭ mi estas maltrankvila.

“Sed diru, Mustafao, kio okazas al via kapo?”

“Mia kapo? Ĝi estas tie, kie ĝi estis ĉiam. Almenaŭ, tio estas kion mi pensas. Aliaj povas pensi alimaniere, ili estas liberaj, kaj mi respektas ilian opinion”, tion mi respondis al li. “Nu, kio do, pri mia kapo?”

“Hm...”

El la esprimado de Vanesa Mustafaoa, vampirino

dum grupdinamiko por seksaj minoritatoj

la 15an de hipotekalo ’87

Mi kuŝas kun multaj buboj. Sed neniu, kredu min, neniu min amoras kiel amoris min tiu ulo.

Kun Stefankarlo kaj la aliaj samsukeraĵoj, mi kuŝas por plenumi mian devon de bona edzino, por puŝadi la karieron de mia edzo. Ho, tio ne estas facila devo, mi ĵuras: mi abomenas tiun skolopendron ĝismorte. Mi abomenas lian manion relativizi niajn rilatojn, maksimumizi nian plezuron — ho jes, “relativizi” kaj “maksimumizi”, li diras. Tio estas, li eksplikis al mi enlite, pli sinergia, pli scienceca kaj pli poraktiva ol simplaj “igi”-; mi abomenas lian blankizitan rideton, lian brilizitan hararon, lian viagrizitan kaceton: mi abomenas ĉion; ĉe li, ĉio deziregas al mi mordi lin ĝis elsuĉi lian tutan sangon. Sed estas neeble. Nur gustumi tiun siropon estas kiel engluti tutan poton da senpana marmelado. Oni restas marmeladizita kaj oni vomas dolĉaĵojn dum tuta semajno. Ne, kredu min, mi amas nek Stefankarlon nek lian sangon: se mi amoras lin, estas nur pro tio, ke mi amas mian edzon, kies karieron mi devas puŝi, ĉar mi estas lia laŭleĝa edzino.

Sed kien iras tiu kariero...? Oni vere povas diri ke ĉe l’ diablon...

Kun la Anarĥiisto — havu li bonan reenkarniĝon, povruleto! — mi kuŝis... bone, ĉar lia sango, kun tiu herbo kiun li fumis, havis siaspecan spicon. Sed precipe, antaŭ ĉio, por boligi la sangon de mia Mustafao, ĉar vi scias ke li malamegis la Anarĥiiston. Ho, kompare kun tiu ĥemiaĵo, kiom nature spica, kiom ŝpruca kaj ŝaŭma estis la pika, la sala sango de mia ĉasinto kiun mi tiom amis, de mia Mustafao, kiam ĝi bobelis kaj supris al mia kapo kvazaŭ ĉampano!

Ĉe mia naska stepo, antaŭ ol Mustafao ĉasis min, mi frandis nur ratojn kaj hundojn. Sed de kiam li ligis min kaj perfortis min kaj civilizis min, kaj mi unuafoje pikis al li la gorĝon kaj suĉis iom da lia sango, li konigis al mi la guston de vira sango, de sango bolanta pro kolero kaj frustracio. Li amigis kaj ŝatigis al mi la homaron kaj la civilizacion.

Nur lastatempe, ĉar Mustafao preskaŭ ĉiam estas tro okupata je sia laboro kaj pri sia Stefankarlo, mi hantas laboristajn drinkejojn ĉe mallumaj stratetoj, por ĉasi iun naivan amĉasiston, kies sangon mi devas rapide elsuĉi antaŭ ol ĝi glaciiĝos pro teruro. Vi komprenu: laboristoj estas la solaj kies sangon oni povas elsuĉi ĝismorte, pro tio ke ili ne pagas sufiĉe kostajn asekurojn por ke iliaj familianoj persekutu. Sed ankaŭ tion mi faradas nur por min distri, kaj samtempe maltrankviligi mian ulon, ĉar mi konas lian timon, ke min trafu viruso. Ĉu li rajtas paroli, li!

Sed fine, nek la lacerta viskozaĵo de Stefankarlo, nek la vejnaj ĥemiaĵoj de la Anarĥiisto, nek la glacia likvaĵo de tiuj kelkaj uloj kiuj komencis sian vesperon sur la lito kaj ĝin finis en ĉerko, iam donis al mi tiun ardan plezuron kiun estigis ĉe mi la sango de mia viro... kiam mi ankoraŭ estis lia predo, kiam li ankoraŭ estis mia viktimo!

Mi jam faris ĉion por rekonkeri lin. Vane.

Mi paŭtas kaj min enfermas en ŝranko: li komprenas kaj akceptas min tia, kia mi estas. Mi frakasis lian novan veturilon en trafika akcidento: tiaj aĵoj okazas. Mi perdas liajn ŝlosilojn: li farigos aliajn. Mi aĉetas vestaĵojn kiujn mi surmetas nur unu fojon: li trovas min bela. Mi ŝanĝis la tutan meblaron sennecese; mi butikumas per lia karteto ĝis transpaso de kreditlimo; mi aĉetas... eĉ librojn mi aĉetas: li redatigos siajn partopagojn.

Mi faras scenojn kaj ĵetas al li legomojn dum liaj meditadoj. Li: nek frapon, nek krion. Ne la plej etan koleron, eĉ ne malpaciencon. Li digestas siajn terpomojn kaj sian mantron kun sia nervoziga serena rideto. Kaj kun tiu sama rideto, foje, sed malofte, li prenas min je la talio: “Ĉu tentus vin ke ni iru en la liton?” Nun, li parolas kiel la Stef... Li amoras min kiel edzo zorgema pri l’ bezonoj de sia edzino devas fari: malrapide, ĝentile, ĝis fine li prezentas al mi la gorĝon, por ke mi atingu, por ke mi elvivu mian orgasmon (“elvivu”, li diras nun, kiel... divenu, do, kiu nun instruas al li fikadon). Nu, spite lian tenerecon (ŝajnas, ke nur tio gravas, tenereco), mi elvivas nek mian orgasmon nek lian organon (ĉi tiu, se diri la veron, estas ĉiufoje pli mola kaj malpli volumena): nur etan naŭzon, ĉar lia sango, de sala kaj spica, iĝas nun forpuŝe dolĉaĉa kaj varmeta. Precipe, mi pensas, kaŭze de tiuj terpomoj kiujn la Stefankarlo konvinkis lin manĝi, ĉar la Granda Profeto Adamo Smit diris ke ir ... teraj junulinoj, aŭ io sama, bone animis pro tio, ke ili estis farĉitaj per terpomoj antaŭ fizikado. Nu, bone, mi ne estas certa pri l’ dirado de l’ Granda Profeto Adamo Smit. Sed pri tio, ke nun mia ulo estas farĉita per terpomoj, pri tio, mi estas certege certa.

Li simias la Stefankarlon, kiu hantas lin, kiu obsedas lin, kiu fine posedos lin. Ĉu vi kredus ke mia viro, mia Mustafao, ĵetis al mi ke, inter mi kaj li estas nur interŝanĝo de energio, ĉiam de li al mi? Kaj ke, inter sia Stefankarlo kaj li, estas poraktiva sinergio por produkti kaj evolui? Kia umo estas “poraktiva sinergio”, ĉu vi povas tion diri al mi? Satana aŭ virusa afero: kiel vi volu. Li certe perdas sian kapon. Almenaŭ, ŝajnas al mi ke ĝi malgrandiĝas, kiel lia virilo.

Nun, mi timas lin. Mi kredas ke li havas demonon. Aŭ tion kion vi, la civilizitaj, nomas viruso. Estas la sama afero. Ni ĉiuj en la stepo scias ke la plej teruraj demonoj estas la plej malgrandaj, tiuj kiujn oni ne povas vidi.

Ho Patro Vlad-Drakulo! Se estas vere ke vi ankoraŭ vivas dum plenlunaj noktoj, venu, helpu vian filinon!

El la komuniko de Zefiro Lapalpo, motivologo

dum perfektiga kunsido de psikoteĥnologoj

la 22an de bilancalo ’89

Malgraŭ ĉies supozoj, Stefankarlo venis. Kaj ĉiu aplaŭdis tre forte, ĉar la tuta dungitaro sciis, ke li vere ne havas tempon, ke tempo de ekzekutivo ĉiam estas peze hipotekita.

Sed Stefankarlo, kiel Departementestro, ne povis ne meti sin sur la saman nivelon kiel siaj subuloj; li faris miraklon: li etendigis la tempon, li venis kaj li restis.

Kaj ne nur dum la oferado de pojnholovidiloj al la ĉijaraj pensiitoj, je la sepa. Kaj ne nur dum la skeĉoj pri la ĉijaraj departementaj okazaĵoj je la oka. Kaj ne nur dum la tostoj je la deka.

Kiam je la dekunua oni mildigis la lumon ĝis preskaŭ nevidebleco kaj oni intensigis la sonon ĝis preskaŭ surdigo, li ankoraŭ restis, kaj ĝentile dancis kun Amelia, kun Ĉarlena, kun Jasmena, kun Karino, kun Lajla, ...kun Veronika. Fidante miajn konsilojn, mi devas diri, de ĉiam li sin devigas danci, kaj, laŭeble, kuŝi kun la edzinoj de siaj subuloj, por esperigi al ili karierpuŝon kaj motivi produktivecon. Eĉ kun mi li dancis tangon, ĉar li ne havas masklistajn antaŭjuĝojn.

Je la unua, post la tangoj, preskaŭ ni ĉiuj estis torsonudaj. Nur Mustafao jam estis tute nuda. Tamen, li ne dancis: li sin tenis en angulo de l’ salono, kaŭre, kun la mandorsoj surtere kaj la okuloj fermitaj, oni dirus gluitaj. Lastatempe lia aspekto multe ŝanĝiĝis. Lia kranio estis konuse pintiĝinta, kaj liaj palpebroj pli kaj pli fermiĝis pro miopeco. Fakte, mi pensas ke li tiutempe estis preskaŭ blinda. Kiam oni tion rimarkigis al li, li respondis “Sed mi kompensas per mia flaro. Nu, kio do, pri miaj okuloj?” En tiu momento, li estis flaranta per siaj grandiĝintaj naztruoj, kiuj etendiĝis preskaŭ sur la tuta vizaĝo (li denaske estas iom platnaza, sed lastatempe, lia nazo estis preskaŭ manĝita de l’ naztruoj)... sed kion mi estis diranta... ho, jes, li flaris en la direkto de Stefankarlo kaj Vanesa. Malgraŭ la milda lumigo, aŭ eble pro tio, oni bone vidis lin, ĉar ŝvito densa kiel vazelino elgutis el lia kranio kaj briligis lian tutan korpon.

Je la tria, dum la slovoj(3), ni estis nudaj. Nur kelkaj aliaj kaj Stefankarlo surhavis ankoraŭ sian pantalonon.

Li ankoraŭ kaj ankoraŭ slovis kun Vanesa, karespalpis, knedis ŝin. Ŝi lasis Stefankarlon fari, malgraŭ siaj enuo kaj senplezuro, pro ia lasta heroa strebo savi sian edzon. Mi scias tion, ĉar mi bone konas Vanesan: ni kune ĉeestis kelkajn grupdinamikojn por seksaj minoritatoj. Ne, ne ke ni gejoj... Ho, jes, mi volis diri ke Stefankarlo slovis kun Vanesa. Ŝi eĉ ridetis. Sed estis minaco ĉe ŝiaj kojndentoj. Mi sentis ke, antaŭnelonge, ni havos novan departementestron.

La dancejo estis malgranda, la dancantoj estis premataj inter si.

Tial, kiam Stefankarlo sentis karnan pinton plumbalai liajn gluteojn, li distre rigardis. Li vidis nur la nukon de slovanto tiel okupata kiel li mem. Mi supozas ke li pensis pri hazardo: ekscitita dancanto, komponante dancfiguron, turnis la dorson al sia partnerino. Tamen, dum slovo? Eble li eĉ pensis ke mi, tro drinkinte, uzis miajn ŝancojn. Kvazaŭ li ne scius ke mi drinkas nur ceposukon, por ne toksigi mian perceptokapablon! Ĉu mi diris ke li ne havas masklistajn antaŭjuĝojn? Ne, mi ne volas diri ke Stefankarlo estis konscie gejofobo, ne, sed... Bone, mi daŭrigas.

Estis malfacile al li rigardi malantaŭen, ĉar nun Vanesa ekpiketis al li la gorĝon, eble kun la intenco fine elsuĉi lian tutan sangon. Ŝi eble estis decidinta fini “la” Stefankarlon, eĉ riskante diabeton. Mi sentis tion. Sed antaŭ ol ŝi eltirus el li la plej etan sangoguton, li paliĝis kaj komencis tremi, ĉar la karna pinto pli kaj pli bekis lian pugon, pli kaj pli inter la du gluteoj.

Li reagis kun furoro. Li frapis malantaŭ sin per sia tuta forto. Malgraŭ la muziko, oni ĉie aŭdis la frapon. La apudaj paroj ĉesis danci, kaj oni lasis malplenan spacon ĉirkaŭ li. Ankaŭ Vanesa, kiu jam de longe antaŭsentis tion, kio fine okazis, sin retiris, venkita kaj deprimita. Embarasite, li rigardis ĉirkaŭen, sed vidis nenion.

La karna pinto frotetis liajn genuojn. Estis la kranio de Mustafao.

Mustafao, el kies naztruo fluis fadeneto de sango pro la ricevita frapo, kies lango pendadis por tuja obeo, rigardis la ĉefon per okuloj larmetantaj pro sufero kaj amo, atendante... fakte, postulante lian decidon.

Neniu dancis plu. Por malstreĉi la atmosferon, mi ŝanĝis la slovon al duoblapaŝo(4) kaj klakis laŭritme per la manoj. Aliaj akompanis min, kuntrenante la tutan ĉeestantaron bati la duoblapaŝan ritmon. Tiel, mi celis ke ĉiuj motivigu Stefankarlon kaj Mustafaon kreative surpreni sian evoluon, ĉar, kiel vi certe scias, la unua leĝo de l’ motivologio estas ke oni devas sentigi al la motivenda, aŭ motivendaj tiukaze, ke oni persone estas implikata en ties... Pardonu. Mi daŭrigas.

Kvankam Stefankarlo estis nek gejo nek duseksulo, sed klare kaj definitive heteroseksa — ho, mi bone tion scias! Tia bela viro! — , Vanesa malaperis el lia konscio. La mantro de Mustafao onde plenigis lin: “imu-uri”: “mi estas vi, vi estas mi”.

La sensaco ne devis esti malagrabla. Ĝi devis esti kvazaŭ ondo de homa empatio, de varma kompreno estus invadanta lin. Kvazaŭ lia korpo estus ŝanĝiĝanta de fermita al malferma surfaco. Kvazaŭ la universa vibrado estus eniranta en lin tra liaj oreloj, liaj naztruoj, lia buŝo.... Kvazaŭ la Destino estus frapanta, per tiu karna pinto, je la sola pordo de lia korpo kiu ĝis nun restis fermita por la Ĉio. Mi bone konas, pro sperto kaj empatio, kion oni kaj kiel sin sentas, kiam la Destino frapas je la pordo. Do, mi pli laŭte batis la ritmon, kuntrenante la aliajn, por helpi Stefankarlon malfermi la pordon por lia destino. La motivologia literaturo demonstras, kaj mi estas persone konvinkita, ke malapero de estro motivigas subulojn, ĉar ĉi tiuj esperas anstataŭi lin. Cetere, bonvolu rimarki, ke mia laboro de teĥnologo pri motivologio ne estas motivi nur ekzekutivojn kaj submastrojn, sed ankaŭ la tutan... Sed mi alvenas al la fino.

Mustafao, do, levis la dekstran manon, kaj karesfrotis la kruron de Stefankarlo. Oni pli kaj pli forte batis la ritmon de l’ duoblapaŝo. Poste, ankoraŭ kvarpiede, li retiriĝis de Stefankarlo. Evidente, ĉi tiu ne povis plu rezisti al la kosma konscio kiun revivigis ĉe li la ritmoj de l’ marŝo kaj de l’ manklakoj. La kunfandiga amo de l’ profunda Mi fine venkis la narcisecan amon de l’ supraĵa egoo. Li finvenkis sin, malrapide demetis sian pantalonon, ĝin turnis per sia montra fingro, kaj lanĉis ĝin, triumfe, for de si, al Vanesa, kies vizaĝon ĝi frapis. Ŝi ĉesis plori, kaj restis statue senmova. Iuj aŭdis ŝin sibli “Mi kaptos vin, skolopendro”. Li, majeste, levis la manojn kaj la kapon ĉielen, turnis la dorson al ŝi kaj genuiĝis, kvazaŭ gladiatoro kiu spitas sian kontraŭulon. Tiam Mustafao, sin impulsinte sur la muro de l’ salono, ĵetis sin en sian superulon, kies lasta korpa pordo, jam sufiĉe malfermita, refermiĝis ĉirkaŭ la kolon de l’ subulo.

La ĉeestantoj, parto da kiuj jam vidis tiajn scenojn, freneze aplaŭdis kaj kriegis “o le!”, kiel al gladiatoro.

La nova estaĵo ĝojbekis kaj forkrablis okpiede, zigzagante, neniu scias kien, por kompletigi sian metamorfozon.

Kaj nun, por fini, permesu al mi unu lastan rimarkon. Se la destino de Stefankarlo, kiel la Destino ĉiam faras, ne estus tiom ĝustatempe frapinta je la pordo; aŭ se Stefankarlo estus rezistinta al ĝi, li antaŭnelonge estus ricevonta sian sesmonatan kompensan salajron, ĉar la Departemento de Varneniigo devas esti aneksita al la Fako de Prezoprotekto. Sed li tion ne sciis.

Jen, mi sendramigis la krizon.

Dankon pro via atento.

NOTOJ DEL ĤRONIKISTO:

(1) Mustafao Vanesavir’ transdiras tie la hipotezon de la tiutempe aŭtoritata usonologo Ŝinto Ĉen, laŭ kiu “I M U U R I” estus grafio simpligita el “I am you, you are I”. Nuntage, tiu hipotezo estas konsiderata kiel lerta kaj brila, sed nesufiĉe konvinka, ĉar ĝi ne eksplikas la parapsikan efikon de la mantro. Oni diskutadas pri bogomila ekpreĝo, santeria sorĉo aŭ sumera rita formulo (Noto de la ĥronikisto).

(2) Holismo: psikoteĥniko por konscii la organizan Principon de la Naturo.

(3) Slovo: malrapida ritmo, kiun la paroj dancas brakumitaj.

(4) Duoblapaŝo: ne tro rapida, sed brila marŝo, ludata dum paradoj kaj triumfoj de gladiatoroj.