Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALKANIO

Pliigita aktivado de LUKoil

En la kulmino de la preza ŝoko en la merkato de kruda petrolo, la rusa kompanio LUKoil komunikis, ke ĝi intencas plivastigi sian agadon en Balkanio per aĉeto de la rafinejo en Novi Sad, Jugoslavio. Verŝajne LUKoil komplete rekonstruos ĝin pro la damaĝoj rezulte de la bombado fare de NATO-aviadiloj dum la Kosovo-krizo en 1999.

La rusa petrolgiganto estas optimisto rilate la regulajn liverojn de krudaĵoj al Jugoslavio post la fino de la embargo. Ĝis nun LUKoil agadis en la jugoslava merkato per liverado al privataj klientoj de produktaĵoj el la rafinejo Neftohim en Burgas, Bulgario, aĉetita fine de 1999. La intenco de la rusa kompanio estas eniri ankaŭ la merkaton de Kroatio per la estigo de komuna kompanio kun INA Nafta Industria.

Dum la jaro 2000 estis investitaj en bazaj riparlaboroj kaj modernigoj de la instalaĵoj de Neftohim-Burgas 35 milionoj da usonaj dolaroj (USD). Ties profito por la unuaj ses monatoj de la jaro estas proksimume 10 milionoj da USD. LUKoil planas ĝis 2005 estigi en Bulgario distribuan reton de 150 benzinstacioj. En la jaro 2000 por tio estis apartigitaj 21 milionoj da USD. Ĝis nun estis nur ses LUKoil-benzinstacioj en Bulgario.

Krom la rafinejo en Burgas, la rusa kompanio posedas la rafinejon en Ploieşti, Rumanio. En ĝi ĝis nun estas investitaj 11 milionoj da USD, kaj la planitaj investoj ĝis 2003 faras totalon de 200 milionoj da USD. La ambicio de la rusa giganto estas komenci intertraktojn kun la rumanaj instancoj pri eventuala transportado de prilaborita petrolo ĝis Okcidenta Eŭropo laŭ rivero Danubo. LUKoil havas ankaŭ kelkajn rafinejojn en Montenegro, samkiel unu en Odesa, Ukrainio.

La estraro de la kompanio ne kaŝas siajn ambiciojn en Balkanio por plua aktivado ankaŭ en la greka, turka kaj makedona merkatoj.

LUKoil havas po tri funkciantajn miksajn entreprenojn en Kazaĥio kaj Azerbajĝano. Krome ĝi ekspluatas trovejojn de kruda petrolo en Irako kaj Egiptio.

Evgeni GEORGIEV