Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

ĉu vi jam renovigis vian abonon por 2001? Se ne kaj vi loĝas en unu el tiuj landoj, kie ni havas nur unu abonanton, laŭ nia statistiko ni havus ne plu 74 sed nur 73 landojn. En tiom da ŝtatoj fine de 2000 nia revuo havis minimume unu abonanton (pri nombroj de legantoj ni, kompreneble, ne scias). Inter tiuj ŝtatoj kun nur unu abonanto estas — ne mirige — pluraj afrikaj landoj kaj ekssovetiaj respublikoj, sed ekzemple ankaŭ Kolombio kaj Meksiko. Mirige estas, aliflanke, ke en Brazilo troviĝas ne malpli ol 70 abonantoj, kvankam ĝi stumblas de unu ekonomia krizo al alia. Ĉu sufiĉas kiel klarigo, ke la Esperanto-movado tie estas tre aktiva kaj forta? Enigmaj, almenaŭ por mi, estas ciferoj de kelkaj aliaj landoj: kial en Israelo ni havas nur du abonantojn, sed ses en Kubo kaj 11 en Luksemburgio, kial nur kvar en Portugalio (kiel en Ganao), kial nur naŭ en vastega Rusio, sed en Kostariko sep? Tradicie multnombra estas abonantaro en skandinavaj landoj, kvankam ili estas relative “malgrandaj”: Islando 12, Norvegio 13, Danio 22, Finnlando 23, Svedio 44. Ankaŭ anglalingvanoj estimas nian revuon, kvankam en usonangla ekzistas multaj “internaciaj” gazetoj: Usono 106 (la 4a rango en la skalo), Britio 58, Aŭstralio 28. La unuajn rangojn tamen daŭre tenas Germanio kun 219, Francio kun 155 kaj Japanio kun 131 abonantoj. La 5an lokon okupas la “hejmlando” de nia magazino, Belgio, kun 92. Nu, kiel vi vidas, MONATO ne nur laŭ sia karaktero estas vere internacia, sed ankaŭ laŭ loĝado de abonantoj.

Sincere via Stefan Maul