Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

CIGANOJ

Mistraktataj, miskomprenataj

Ciganoj ne konsistigas homogenan popolon. Por ili ekzistas multaj lokaj nomoj: roma, manuŝe, kalè, sinti k.a.. Ili loĝas en multaj landoj (sen propra teritorio), sed malgraŭ diversa religia aparteneco ili tenas samajn familiajn valorojn. Ilia lingvo, la cigana, havas komunan bazon, sed ĝi ekzistas en la formo de multnombraj regionaj dialektoj.

La rilato de la loksidaj ciganoj (nur 5 % estas nomadoj) al la ceteraj lokaj loĝantoj karakteriziĝas per percepto de la diferencoj. Kun siaj profesioj kaj vivmanieroj la ciganoj konsistigas ekonomian kaj kulturan minoritaton en la socio de la koncerna lando. Ilia forta etna identeco krizas, se pro malriĉeco kaj politikaj obstakloj ili ne plu povas okazigi siajn festojn kaj montri sian etnan identecon.

Malgraŭ vasta ĉeesto en la loka loĝantaro en iuj landoj la ciganoj tamen havas tre limigitan potencon en landaj kaj internaciaj forumoj. Ekzemple, en Ĉeĥa Respubliko, kie ciganoj konsistigas grandan minoritaton, en la 200-membra parlamento ili disponas pri unusola reprezentanto. La sama situacio troviĝas en Bulgario, kie la ciganoj estas la dua plej granda minoritato, sed estas reprezentataj de unu parlamentano.

Interesoj ignorataj

Pli malbona estas la stato en Slovakio kaj Hungario, kie ciganoj ne havas deputitojn en la tieaj parlamentoj. Tiuj faktoj klare montras, ke la interesoj de ciganoj estas ignorataj de politikistoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. En tiu parto de Eŭropo malkaŝe estas tolerataj rasismo kaj superstiĉoj: regas malamikemo rilate al ciganoj subtenata de publikaj eldiroj de politikistoj. Tiuj humiligas ciganojn, tiel fortigante tradicie negativan rilaton al ciganoj.

Unu el la plej grandaj tragedioj por ciganoj de la 20a jarcento estas ilia ekstermado fare de nazioj dum la dua mondmilito. Rezulte estis neniigitaj ciganaj komunumoj en pluraj landoj. Pereis ekzemple 95 % de la ciganoj en Ĉeĥio. Laŭ pritaksoj mortis tiutempe ĉirkaŭ 500 000 ciganoj. Tial ciganoj nun opinias, ke iliaj kompensaj postuloj estas justaj kaj ilia partopreno en intertraktoj memkomprenebla. Fakte, ciganoj konsistigas la solan nacion, kiu ricevis nek financajn nek politikajn nek moralajn kompensojn. Dum la mondkongreso de ciganoj fine de julio en Prago oni alvokis Germanion peti pardonon pro la mistrakto de ciganoj. Krome la kongreso postulis internacian agnoskon de ciganoj kiel memstara nacio.

La nun okazanta genocido de ciganoj en Kosovo ne eviteblas. Ciganoj tie estas devige transloĝigataj, kaj albanoj “pogromas” kontraŭ ili: oni kredas ilin aliancanoj de la serboj. Tial multaj ciganoj elmigris al Montenegro kaj Makedonio. Novaĵagentejoj informas pri mortigitaj ciganoj en Kosovo sed, malgraŭ la atento de tutmondaj amaskomunikiloj, la cigana batalo pri egalrajteco kaj homa traktado restas ekster Kosovo. Tiurilate malsukcesas internaciaj organizaĵoj: ili nek atentas nek agnoskas la persekuton de ciganoj en Kosovo.

Novestigita geto

Krome estas transloĝigataj lastatempe en Eŭropa Unio ciganoj, kiuj sentas sin nesekuraj pro malobservado de iliaj ĉiutagaj homaj rajtoj. Multaj ŝtatoj en kaj ekster EU ŝajne ignoras tian diskriminacion kontraŭ ciganoj. Ekz. en la ĉeĥa urbeto Usti nad Labem oni ĉirkaŭmetis muron ĉirkaŭ la ciganoj, ĉar ili multe bruas kaj ŝtelas: nur post longa debato la ĉeĥa parlamento decidis forigi la muron ĉirkaŭ la novestigita geto.

Negativa estas la situacio de ciganoj en Centra kaj Orienta Eŭropo post la ŝanĝo de komunismo al demokratio en 1989. Tion notis Emil Scuka, prezidanto de la Internacia Unio de Ciganoj (IUC). En Ĉeĥio, Rumanio kaj aliaj orient-eŭropaj landoj la malegaleco komenciĝas en lernejoj, kie ciganaj infanoj aparte edukiĝas, kio poste speguliĝas en alta senlaboreco inter ciganoj. Tial, pro ilia malakcepto en la socio, ili ekkrimas, kio siavice estigas rasisme motivitajn atakojn kaj perforton fare de ekstremdekstruloj. Tial ne surprizas la elmigro lastatempe de ciganaj familioj el Ĉeĥio kaj Slovakio, celantaj ricevi azilon en Kanado, Britio aŭ Skandinavio. Krome ne estas hazardo, ke ĉi-somere 43 ciganoj el okcidenta Hungario veturis al Strasburgo por peti azilon kaj ekprocesi kontraŭ Hungario en la tiea Eŭropa Tribunalo pri Homaj Rajtoj.

Regas epidemioj

Multaj ciganoj en Orienta Eŭropo spertas malriĉecon post la disfalo de komunisma reĝimo. Ekz. en Rumanio, ĉirkaŭ Bukareŝto, mizere loĝas miloj da homoj, inkl. de ciganoj, por kiuj la urba adminstracio certigas nek forigon de rubo nek fluantan akvon. Regas epidemioj ĉar, pro senlaboreco, ne validas persona malsan-asekuro. Tial en Rumanio en 1990 estis fondita la unua cigana organizaĵo: hodiaŭ ekzistas preskaŭ 200. Rumanaj ciganoj nun estas kulture pli vaste agnoskataj ol antaŭe, sed daŭre en laboro-anoncoj videblas frazo “Ni ne dungas ciganojn”, kvankam antaŭ nelonge ekvalidis leĝo kontraŭ rasismo.

Klerigo kaj sano restas grandaj problemoj: kvankam en ĉiuj okcident-eŭropaj landoj estas garantiata la rajto pri instruado, multaj ciganoj tamen ne sendas siajn gefilojn al lernejo, ĉar ili ne estas bone vestitaj aŭ ne povas pagi la veturkostojn. Tial okazas, ke ciganaj infanoj el eksaj komunismaj landoj ofte montras pli bonajn sciojn ol tiuj en Okcidenta Eŭropo. Daŭre restas mizera sanprotekto por ciganoj: akuŝoj – la unua averaĝe ĉe 17-jarulinoj – ne estas helpataj de kuracisto. Infanmorteco estas granda, naskoplanado nekonata kaj la vivdaŭro ĉe ciganoj restas mallonga. Kontraŭgravediĝaj rimedoj apenaŭ estas uzataj, kaj sanprotektajn servojn oni uzas nur pro akraj doloroj aŭ pro maleblo plenumi ĉiutagajn devojn.

La IUC-prezidanto, Scuka, interalie atentigas, ke malgraŭ bonaj programoj por integri ciganojn en Centra kaj Orienta Eŭropo tamen mankas mono por realigi la planojn. Eŭropa Unio sendube povus kontribui por solvi la problemojn de la ciganoj tie, kie ili ekestas.

Evgeni GEORGIEV

(foto 2)

Cigana familio, kiu estis forpelita el Priŝtina, Kosovo fare de albanoj.

(foto3)

Cigana kvartalo en Florenco, Italio

(in kader)

Faktoj pri ciganoj:

– 90 % el la 12 milionoj da ciganoj loĝas en Eŭropo.

– ciganoj estas plejparte koncentritaj en la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo.

– ĉirkaŭ 500 000 ciganoj mortis rezulte de la holokaŭsto en la dua mondomilito.

– diskriminacio kaj perforto kontraŭ ciganoj estas larĝe disvastigitaj tutmonde.