Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Kiam ĉesas la dancado ...

En Belica, Bulgario, estis malfermita la unua protektejo por ursoj en orienta Eŭropo. Tri ursoj, Mariana, Stefan kaj Kalinka, kiuj scipovas danci, tiel ricevis novan hejmon — parkon por dancursoj, 11 000 km2 grandan, realigitan de la bestprotekta organizaĵo “Kvar piedetoj” kaj de ties volontulaj helpantoj.

Fine de 1999 oni unuafoje atentigis pri la sorto de la tri dancursoj, kiuj multon suferis pro la artifikoj, kiujn ili devis plenumi, kaj pro siaj vivkondiĉoj. Liberigo de la ursoj kaj revenigo al memstara vivo ne eblis. Laŭ Amir Kalil, gvidanto de la projekto: “La dancursa parko disponigas la plej bonan solvon”.

Bulgario estas unu el la lastaj landoj en Eŭropo, en kiu estas dresataj ursoj por danci kun muzika akompano. Laŭ la ministrejo pri naturmedio en Bulgario vivas ankoraŭ 931 sovaĝaj ursoj, kaj 16 estas registritaj kiel dancursoj. Tamen laŭ informoj de bulgaraj ciganoj, kiuj vivtenas sin per prezento de programeroj kun dancursoj, devus esti ankoraŭ 50 dancursoj, kiujn oni ne enkalkulis.

Evgeni GEORGIEV