Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En la artikolo “Unu mistero solvita”, aperinta en MONATO 1997/5, Bradley Kendal raportis pri deĉifrado de skribo, sola indiĝena en Oceanio, ĉizita sur lignaj tabuletoj trovitaj sur Paskinsulo (Rapa Nui). El tiuj nur 21 transvivis la konvertan agadon de la kristanaj misiistoj; multajn skribtabulojn (antaŭe konsideritajn “tapu”, t.e. sanktaĵo, tabuo) la indiĝenoj mem detruis.
La lingvon de la paskinsulanoj la misiistoj de la ordeno Sacré Cœur lernis, sed pri la ĉizitaj signoj (glifoj), okupiĝis epigrafikistoj (Thomas Barthel) kaj etnologoj (Alfred Métau).
En 1873 episkopo Tepano Jaussen instigis paskinsulanon Metoro, elmigrintan al Tahiti, legi la glifojn. En 1886 okazis la samo kun la multjarulo Are Vaeiko, sed la eldiro de izolitaj glifoj ne donis koheran sencon. Ankaŭ Steven Roger Fischer el Auckland (Nov-Zelando), spertulo pri 25 lingvoj, klopodis deĉifri la glifojn. Li publikigis en la verko Rongorongo la bildon de 12 000 glifoj, sed la deĉifrado lamis pro grandega semantika pelmelo.
Lastatempe la 61-jara bremena lingvisto, Egbert Richter, religio-sciencisto kaj tradukisto de antikvaj hindiaj skriboj, prezentis en la hamburga universitato 214-paĝan doktoran disertaĵon titolitan La skribtabuloj de Paskinsulo — kontribuo al ilia deĉifrado. Kvar komplete tradukitaj tabulotekstoj malkovras bizarajn detalojn pri moroj kaj seksritoj de la iniciado, kiu okazis sur certa roko ĉe la kultvilaĝo Orongo, sidejo de la Timo (birdoviro). Arkeologoj elfosis tie domojn, kaj la rokoj mem estas prisemitaj de petroglifoj kun seksaj signifoj.
La dancaj ceremonioj okazis sub influo de ebriigaj trinkaĵoj faritaj el Piper methysticum, kiu enhavas la konatajn kavainon kaj metisticino; tiu trinkaĵo similas verŝajne al Kawa, vaste konata en Oceanio. En la centro de la aranĝo staris la seksmaturaj geknaboj. La ritestro estiĝis la “birdoviro” (Timo), verŝajne la anstataŭanto de la fekundeco-dio Make-make.
La pli fruaj eksplikoj, ekzemple de Metoro, montriĝis kamuflaĵoj, faritaj pro la turmentita konscienco de la novkristaniĝinto. La lingvaj vualaĵoj enhavas tamen la gvidmotivajn simbolojn de la ritoj, kiuj priskribas defloradon kaj kopulacion, al kiu la t.n. “birdoinfanoj” (pokimanu) devis sin submeti. Tiaj ceremonioj fakte okazis eĉ publike sur la Samoa-arkipelago.
Rudiger HAUGER
Fonto: M. SCHULZ, Der Spiegel 44/1999.