Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KURSETO

Surfado por komencantoj

La reguloj de la surfado estas simplaj. Tamen komencu tiun arton ĉe ondoj ne ŝaŭmantaj kaj ne pli altaj ol 50 centimetroj, akompanate de spertulo aŭ instruisto pri surfado.

Unue: kiam la ondoj venas pli-malpli rekte al la sabla bordo, prenu la surftabulon, iru kun ĝi en la akvon ĝisgenue kaj tie kuŝigu la tabulon sur la akvon, kun la “nazo” kontraŭ la venantaj ondoj.

Due: kuŝigu vin surventre sur la tabulon, vizaĝe kontraŭ la ondoj.

Trie: remu per ambaŭ manplatoj kontraŭ la ondojn, kvindek metrojn. Ĉiam kiam ondo proksimiĝas, subtenu vian bruston per etenditaj brakoj, tiel ke la ondo ne trafu vian nazon, sed la bruston.

Kvare: returnu rapide la tabulon, naze al la bordo, atendu ian pli altan ondon, kaj kiam tiu estas proksimiĝanta, plej forte komencu remi per viaj manplatoj direkte al la bordo, tiel ke la ondo-rapido, relative al vi, estu malgranda. Se vi remas sufiĉe rapide, la ondo jam ne trakuras sub vi, sed la tabulo kun vi estos iom levata de la ondo, kaj vi restos kun la tabulo sur la deklivo de la ondo-frunto. Kaj la tabulo estos premata, akcelata kaj post sekundo jam daŭre ŝovata de la ondo. Vi jam estos flosanta samrapide kiel la ondo. Plua remado ne necesos.

Kvine: zorge, sed iom rapide ekstaru mane-genue, poste mane-piede, fine nur piede sur la tabulo, kun unu piedo iom antaŭe, alia iom malantaŭe, kaj ekvilibrigu vin per la brakoj iom horizontale etenditaj. La genuoj estu iom fleksitaj. Per la piedoj alĝustigu kaj tenu la tabulon iom oblikve al la kresto de la ŝovanta ondo. Tiel vi povas moviĝi ankaŭ dekstren-maldekstren antaŭ la ondokresto, dume senĉese proksimiĝante al la bordo.

Sese: se vi sentas perdi la ekvilibron, tuj desaltu flanken de sur la tabulo per malstreĉitaj iom fleksitaj genuoj por eviti vundiĝon sur eblaj roketoj elstarantaj el la sablo de la fundo, kaj metu ambaŭ manojn super la kapon por eviti rektan kolizion kun la senbridiĝinta tabulo. Same vi faru, se venas kontraŭ vin alia surfadanto (kio cetere estas severe malpermesita).

Sepe: kiam vi jam estas en la akvo, provu permane kapti la tabulon, kaj naĝu, poste marŝu kun ĝi al la bordo.

Se vi bone balancas kaj ekvilibrigas vin, kaj do ne defalas, vi povas senprobleme atingi la bordon. Sed kelkajn metrojn antaŭ ĝi kliniĝu, kaptu ambaŭmane la randon de la tabulo, perpiede desaltu en la ĝisgenuan akvon kaj marŝu kun la tabulo al la bordo.

Jen la scienco pri surfado.

HASZPRA Otto