Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Ne tiom negative ...

Irlanda leganto riproĉis min pro miaj raportoj pri mistrakto de eksterlandanoj en la Irlanda Respubliko. La leganto asertas, ke mi donas misan impreson, ke irlandanoj estas rasismaj kaj ksenofobaj. Mi konsentas, ke mi eble tro emfazis negativajn reagojn rilate fremdulojn. Mi pretas kredi, ke rasismaj atakoj okazas malpli en Irlando ol en kelkaj aliaj eŭropaj landoj. Laŭ mia sperto, irlandanoj estas plejparte afablaj kaj gastamaj. Multaj ordinaraj irlandanoj estas sincere kaj profunde homaramaj.

Oni povus mencii, ekzemple, dublinan buskondukiston Tom Hyland [hajland], kiu iniciatis kampanjon por helpi la popolon de Orienta Timoro, kaj dommastruminon Edie Roche [idi roĉ], kiu dediĉis sian vivon al belorusaj infanoj malsanigitaj pro la nuklea katastrofo en Ĉernobilo. Tiaj homoj abundas en la Verda Insulo.

Tamen la malagrablaĵoj kaj atakoj, kiujn mi menciis, vere okazis — kaj sekvis pliaj. Pakistanaj kuracistoj, laborantaj en urbo Nenagh [nina], estas insultitaj en trinkejo: la nazo de unu estis rompita. Alia grupo el Pakistano — ĉi-foje komercistoj kun validaj vizoj — estis malliberigita dum tuta semajno, ĉar oni senbaze kredis ilin kontraŭleĝaj enmigrantoj. Feliĉe, la plimulto da irlandanoj ne montras similan paranojon en siaj rilatoj kun eksterlandanoj kaj ĉi tion mi volonte reemfazas.

Garbhan MACAOIDH