Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈEĤA RESPUBLIKO

Senato sen ŝato

Nur iom pli ol kvinono de la balot-rajtigitoj en Ĉeĥa Respubliko voĉdonis dum elektoj por la senato, la supera ĉambro de la parlamento. Elektota estis triono de la senatanoj, kaj karakterizis la baloton partoprenado de multnombraj senpartiaj kandidatoj.

Venkis — surprize — t.n. kvarkoalicio de la dekstra senata alo; tamen multaj elektitoj famiĝis pro sia defendado de civitanaj rajtoj. Perdis multajn seĝojn la gvidanta parlamenta koalicio konsistanta el socialdemokratoj kaj la plej forta opozicia Civitana Demokratia Partio.

La senato ekestis pro forta subteno de Prezidanto Havel, tamen multaj ĉeĥoj argumentis, ke malgranda kaj malriĉa lando kia Ĉeĥa Respubliko ne povas ĝui tian lukson. Neintereson pri la elektoj kaŭzis i.a. ekonomia malcerteco kaj alta senlaboreco (10 % de la loĝantaro), kreskanta krimeco kaj neplenumo de antaŭaj politikaj promesoj.

Povas esti ankaŭ, ke homoj sopiras je pli facile komprenebla politikaro — eĉ principaro. Esprimis sin instruisto el Ledce antaŭ la baloto tiel: “Ni bezonas modernan dekalogon. Ĉi dekalogo estu klara, esprimpova, konciza, al ĉiu facile komprenebla. Ĝi estu unusignifa, la sama por reĝo kaj subulo, sinjoro kaj servisto. Ĝi devas havi saman sencon en ĉiuj lingvoj. Ni devas interkonsenti pri pano, akvo, rajtoj kaj libereco.”

Josef HRADIL