Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Redaktita de haot@freemail.hu 2000 11 29

Sablo-manĝulino

La 52-jara Stanislava Montsviliene el la litova vilaĝo Gomaliai apud la urbo Telsiai asertas, ke de unu jaro ŝi havas strangan kutimon: ŝi kun granda plezuro manĝas sablon. Cetere sen akvo, ĉar ŝi neniam trinkas multe da likvaĵo. Same ŝi ne tre konsumas ordinarajn manĝojn, ĉar jam antaŭe ŝia stomako malbone digestadis ilin.

Pro la putreca odoro la edzo kaj la filo ne toleras la sablon en la kuirejo, do tie ŝi ne manĝas ĝin. La sablo-sitelon ŝi tenas en la brutejo. Komence ŝi modeste konsumis la sablon, sed nun ŝi bezonas ĉirkaŭ 30 kilogramojn semajne. “Frandaĵo”, ŝi diras pri ĝi kaj asertas, ke plej bone estas manĝi alterne puran sablon kaj tiun miksitan kun argilo. Bongustan sablon ŝi trovas sub pino kreskanta apud ŝia domo.

La sablomanĝanta virino ĝojas, ke la sablo por ŝi estas ankaŭ kuracilo. Ŝi ne plu sentas ventrodolorojn, kiuj turmentis ŝin dum kelkaj jaroj, malaperis kapturno, kaj eĉ pliboniĝis vido. Ne unu kuraciston ŝi demandis dezirante ekscii, de kie venis tiu stranga emo. Bedaŭrinde eĉ ne unu povis klarigi la kialojn de tia nekutima bezono. Iuj malrekomendas daŭrigi tiun agadon kaj timigas ŝin per antaŭdiro de diversaj malsanoj; aliaj, kontraŭe, aprobas ŝian konduton.

LAST