Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Kolza oleo anstataŭ benzino

38-jara litova terposedanto, Alvydas Blazius, ĉi-printempe komencis produkti biodizelinon (biodizeloleon) kaj jam forgesis la vojon al la benzinstacio. Por agrikulturaj laboroj ĉi-jare li uzis ses tunojn da memfarita brulaĵo. Kiam traktoro laboras sur liaj kampoj, la najbaroj sentas specialan odoron de flanoj. Ili ofte demandas, ĉu biodizelino ne damaĝas la motoron. La bienmastro klarigas: “Mi estas sana, miaj traktoro kaj aŭtobuseto, kiuj konsumas dizeloleon, same glate funkcias. La nova brulaĵo ne pikas la okulojn.”

La bienmastro konfesis, ke li revas fondi etan fabrikon de biodizelino, kie povus labori 5-6 najbaroj, kaj instaligi biodizelinan stacion. Ĉi-jare liaj kolzoj kreskas sur 50 hektaroj. Alvydas Blasius asertas, ke unu hektaro da kolzo sufiĉas por kultivi sep hektarojn dum tuta jaro.

Produkti unu litron da brulaĵo el kolza oleo al la bienmastro kostas 0,44 eŭrojn. Krome la restaĵo de la produktado estas uzebla kiel furaĝo.

La ideo produkti ekologian brulaĵon venis en la kapon de la bienmastro, kiam pasintjare li spertis gravan perdon pro tio, ke la registaro malaltigis aĉetoprezon de kolzoj. Poste li trovis litovajn sciencistojn, kiuj interesiĝis pri la produktado de biodizelino kaj helpis lin fari la planon de la novspeca instalaĵo por brulaĵo-produktado. Por tio la bienmastro uzis grandan parton de malnova tekniko. Entute ĉio kostis nur 2900 eŭrojn.

La produktanto de biodizelino malkaŝis, ke li atendas plikostiĝon de la dizela oleo, ĉar tiam li povus sukcese konkuri kun tradiciaj brulaĵoj. Li ne dubas, ke liaj streboj produkti ekologian brulaĵon certe provokos negativan reagon de petrolaj monopolistoj. Por realiĝo de lia revo mankas nur unu (?) kondiĉo: la ŝtato devus akcepti leĝon pri ekologia brulaĵo.

LAST

En tia primitiva fabriko Alvydas Blazius ĉiutage produktas 200 kg da kolza oleo