Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Kiel taksi taksiistojn?

La Irlanda Respubliko ĝuas senprecendentan prosperan konjunkturon. Tamen ne ĉiu partoprenas ĝin. Strikas pli kaj pli da homoj — interalie fervojistoj, instruistoj, flegistoj kaj taksiistoj — kies salajroj ne plu sufiĉas por alfronti la altajn vivokostojn.

Taksiistoj, tamen, krome plendas: la registaro decidis pli libere koncesii permesilojn rilate taksi-servojn en irlandaj urboj. Dum longa tempo taksiistoj konservas kvazaŭan monopolon pri permesiloj, limigante la nombron de taksioj, tiel ke la publiko grumblas pro supozata “taksimafio”. Sekve, en Dublino kaj en aliaj urboj, oni konstante vidas, precipe dumnokte, longajn vicojn de homoj vane atendantaj taksiojn.

Neadekvata

Malgraŭ rapidaj elektraj trajnoj inter urbocentro kaj antaŭurboj, transporto en Dublino restas neadekvata. Busoj en la ĉefurbo funkcias nur ĝis la 23a 30: nepras taksioj por tiuj, kiuj nokte laboras aŭ vizitas teatrojn. Tamen lastatempe strikis taksiistoj pro la novaj koncesio-planoj de la registaro. Manifestaciante, taksiistoj blokadis la flughavenon kaj paralizis la stratojn de la ĉefurbo.

La plej grava manifestacio okazis, kiam taksiistoj kun siaj familianoj provis marŝi al la parlamentejo, kie iliaj gvidantoj kunsidis kun la vicministro pri transporto. La manifestacio fariĝis tumulto — danĝera kaj por partoprenantoj kaj por policanoj gardantaj la parlamentejon. Malgraŭ grumbloj pri “mafio”, multaj irlandoj simpatias kun la taksiistoj, kiuj foje hipotekas siajn domojn por pagi la altajn kostojn de taksio-permesiloj. Eble la situacio pliboniĝos pro konstruata tram-sistemo en Dublino; plej efika solvo tamen estus metroo, kiu en la irlanda ĉefurbo ne ekzistas.

IRL