Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Skandaloj

El taglibro de Z-komitatano de Interkontinenta E-Kolektivo (IEK) por Nenilando

2083a jaro, Interkontinenta Kongreso (InKong).

01 de aŭgusto. Hodiaŭ mi parolis kun alia komitatano pri s-ro ABCDEF, nova kandidato al prezidanta posteno. Laŭ li, Abcdef iam kaŝe lernis Volapukon. Skandal’!

02 de aŭgusto. Dum la elektoj mi malferme diris en la vizaĝon de Abcdef pri lia volapukeco. Li ekploris kaj rezignis pri la posteno. Sed strange: neniu proponis min anstataŭ li!

03 de aŭgusto. Mi estas embarasita: oni petegis al Abcdef ke li tamen kandidatiĝu! Li konsentis ... Kion fari?

2084a jaro, InKong.

01 de aŭgusto. Ĵus mi aŭdis klaĉojn ke Abcdef havas gravan malsanon: li ofte vomas en aviadiloj. Kun tia malsano li ne plu rajtas prezidi! Jen bonega skandalo!

02 de aŭgusto. Dum akceptado de la jarraporto mi rekte akuzis lin pri lia neutileco. Li falis surgenuen, ekpreĝis, konsentis kaj demisiis. Nun estas 23:30, dum proksimaj minutoj mi atendas proponon ke mi kandidatiĝu anstataŭ li.

03 de aŭgusto. Nova ŝoko: la komitato deklaris ke se Abcdef vere demisios, tiam tuta organizaĵo oficiale malfondiĝos. Post plurhora hezitado li decidis resti prezidanto. Mi estas konsternita.

2085a jaro, InKong.

01 de aŭgusto. Oni flustras ke Abcdef elspezas SIAN monon por la organizaj bezonoj. Ho skandaleg’! Tio vere estas ne plu eltenebla. Baldaŭas la venko ...

02 de aŭgusto. Dum reelektoj mi kulpigis lin pri ĉi tio. Li jesis, kaj eĉ ne preninte la valizon forveturis al flughaveno rekte el la kunsidejo. Mi prognozas ke ĉi-foje por mi voĉdonos ĉiuj. Mi mem sindetenos — pro ĝentileco.

03 de aŭgusto. Damne. Oni sendis por li taksion, kaptis lin ĉe flughavena giĉeto. Li revenis kaj rekonsentis plu prezidi. Dum voĉdonado ĉiuj voĉdonis “por”. Mi kontraŭis, kaj iu sindetenis — mi havas suspektojn, kiu estis la sindeteninto ... Diablo ... Sed ĵus mi aŭdis klaĉon ke lia amikino plendas pri tio ke li tro multe okupiĝas pri la organizaj problemoj. Jen — finfine bonega preteksto por sekvajare tute certe demisiigi lin. Do, ankoraŭ estas la espero, kaj estas kialo por plu aktivi en tiu IEK ...

Grigori L. AROSEV