Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TOLEREMO

Vira korpo, virina koro

La 72-jaraĝa litova polo Vitold Ĉernis preferas esti nomata sinjorino. Kvankam vidvo, kun plenkreska filino, li ĉiam sentas sin virino. Nur dum unu jaro antaŭ sia edziĝo kaj eble samlonge poste li rezignis pri sia virina naturo. Li edziĝis, ĉar li ne volis resti sola, kaj ne eksedziĝis, ĉar la eklezio ne toleras divorcojn. Li ne volis kunvivi kun viro, ĉar amo kun viroj ne allogis.

En soveta Litovio transvestitoj ne estis tolerataj. Surstrate, portante virinajn vestaĵojn, li ofte estis insultata pro sia nekutima aspekto. Dum multaj jaroj Vitold laboris kiel ŝoforo: kiam unufoje li iris al la laboro kun virinaj subvestaĵoj, kion rimarkis la estro, tiu ordonis, ke li vire alivestiĝu. Poste la ĉefo sendis lin al psikiatra hospitalo por akiri atestilon pri lia sano.

En sendependa Litovio oni fariĝis pli tolerema. Tamen transvestitoj restas sensacio. Post kiam Vitold aperis en la televido, li fariĝis stelulo. Multaj laŭdis lin pro lia starpunkto. Li anoncis, ke li volas esti enterigata post sia morto kiel virino. “Ĝis nun neniu povis ŝanĝi mian emon esti virino, kaj tia mi restos”, li diris.

Laimius STRAZNICKAS / pg

La “sinjorino” ĝis la morto restos kun virina animo.

Homoj tuj rekonas, ke sub virina vestaĵo kaŝiĝas vira korpo.