Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lerni la japanan per Esperanto

Kun granda aprobo mi vidis la aperon de tiu ĉi libro: estu pli da tiaj libroj en (ja propedeŭtika) lingvo Esperanto. Tiom pli mi ĝojis, ĉar mi mem vivis en Japanio; do tiu ĉi libro povis helpi min refreŝigi la lernitaĵojn.

Tamen, jam en la unua leciono min trafis iu strangaĵo, nome la eldiro: “La japana havas 19 literojn.” Mi lernis, ke la japana lingvo konsistas el silaboj (pli ĝuste, moraoj, kiel prave lerneblas en la libro), ne el literoj. Literoj aperas, nur kiam oni transskribas la lingvon por eksterlandanoj. Kaj la nombro de tiuj literoj dependas ne de la lingvo, sed de la transskribmaniero. Tiu maniero, kiun la aŭtoro favoras, efektive konsistas el 19 literoj; sed alia, ankaŭ disvastigita maniero, uzas 21 literojn kaj aspektas sufiĉe alie: komparu ekzemple “Mitubisi” kaj “Mitsubishi”, aŭ “Tyûgoku” kaj “Chûgoku” . Estas ja konfuze.

La libro mem aspektas tre bone, kiel ni kutimas pri libroj de Fonto, sed mi tre ege bedaŭras, ke en lernolibro pri la japana lingvo, oni trovas eĉ ne unu japanan signon: neniu kanao aŭ ideogramo aperas en la tuta libro. Kun la nuna tekniko, mi ne povas imagi, ke tio okazigus problemon!

Tre praktika estas la dudirekta vortaro ĉe la fino de la libro, kaj tre interesaj estas la notoj pri la japana kulturo, kiuj variigas kaj senpezigas la lecionojn. Ĉar pezaj ili ja estas por tiuj, kiuj ne estas diplomitaj gramatikistoj. Mi dubas, ĉu la granda publiko komprenos klarigojn, kiel ekzemple “... konservas forte la deiktikan karakteron, kaj ne sufiĉe la anaforan.”

Mi dirus: se vi ne komprenas la vortojn “perifrazo”, “aoristo”, “semiotika” aŭ “enklitiko”, unue studu lingvistikon. (Ankaŭ PIV ne konas ĉiujn ĉi vortojn, nek PAG.)

Kaj kial aperas tiom da specialistaj gramatikaj terminoj, se en unusola paĝo (numero 39) mi trovis du fuŝojn rilate la sufiĉe simplan Esperanto-gramatikon (“... pri ĉiu nova verbo, kiun li renkontiĝas” kaj “... fariĝas enklitikon”), estas al mi enigmo!

Konklude, por gramatikistoj la libro estas vera frandaĵo: ili trovos ankaŭ referencojn al — kaj komparojn en — deko da aliaj lingvoj; sed por turisto, kiu intencas viziti Japanion, mi konsilas uzi alian lernolibron. La aŭtoro estas certe erudita, sed lia katedro estas tro alta. Bonan instruiston ne karakterizas la komplikeco, sed ja la klareco de liaj vortoj!

Lode VAN DE VELDE

Yamasaki Seikô: Enkonduko en la japanan. Eld. Fonto, Chapecó, 2000. 180 paĝoj glue binditaj. Prezo ĉe FEL: 14,20 EUR + afranko.