Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Granda vojaĝo kun malgranda gvidlibro

Kiam vi planas vojaĝi al alia urbo aŭ eksterlanden, vi komencas serĉi gvidlibron. Tre ofte oni ne sukcesas trovi la bonan: iu estas tro triviala, iu ne havas bildojn, iu jam malnoviĝis. Aliflanke, ankaŭ kiam vi deziras akompani tra via urbo eksterlandajn amikojn, vi bezonas gvidlibron. Malgranda gvidlibro pri Moskvo perfekte taŭgas kaj por turistoj kaj por moskvanoj.

En la libro vi memkompreneble trovos priskribojn de moskvaj vidindaĵoj. Se vi jam vidis (eĉ plurfoje) la Moskvan Kremlon, la Ruĝan placon kaj la straton Arbat, vi povos elekti aliajn interesajn vojplanojn. La aŭtoroj konsilas, kien iri kaj kion rigardi.

Certe, ĉiu vojaĝanto dezirus havi gvidlibron en sia gepatra lingvo. Samtempe la plej bonaj priskriboj de urbo estas kreitaj de la indiĝenoj en la loka lingvo. Tial estas bonege, ke Malgranda gvidlibro pri Moskvo estas verkita de moskvanoj en Esperanto. Ni aparte rimarkigas, ke en tiu ĉi libreto esperantisto trovos tion, kion li ne povas ekscii el ordinaraj gvidlibroj: informojn pri lokoj, ligitaj kun la antaŭa kaj nuna historio de Esperanto.

Traleginte tiun ĉi verkon, ĉiu povos saĝe aranĝi sian moskvan vojaĝon. Tre grave estas decidi, kiujn muzeojn kaj lokojn el grandega multo oni nepre devas ekvidi kaj kiuj atendu ĝis sekvantaj fojoj. La libro donas negrandan liston de “videndaĵoj” — stratoj, placoj, domoj — kaj sufiĉe detale priskribas sep muzeojn.

Se vizitanto havas pli multe da tempo, li povas pririgardi belegajn apudmoskvajn bienojn, ankaŭ pri kiuj rakontas la libro. Ili estas ĉefverkoj de rusa arkitekturo, situas en tre belaj lokoj, muzeoj en eksbienoj posedas riĉajn kolektojn de pentraĵoj kaj artaĵoj.

Por tiuj, kiuj jam konas Moskvon, la libreto proponas vojaĝon al apudmoskvaj urboj. Estas tre oportune, ke la aŭtoroj indikas, kiel atingi la urbojn kaj kiom da tempo forprenas la vojo.

Krom priskriboj de vidindaĵoj, la gvidlibro enhavas faktojn pri geografia situo kaj historio de Moskvo, kelkajn informojn pri arkitekturaj stiloj en Rusio. La aŭtoroj montras, kiel ŝanĝiĝis arkitekturaj fluoj en Moskvo, kiuj trajtoj estas tipaj por diversaj stiloj. Ankaŭ la ĉapitro pri rusaj preĝejoj estas tre interesa (ĝi klarigas, ekzemple, la kanonan ordon de ikonoj en ikonostazo). Krome, tiu informo taŭgos dum vizitado de bazilikoj en monaĥejoj, pri la plej famaj el kiuj temas en aparta ĉapitro.

Por eksterlandanoj utilas konsiloj pri tio, kiel uzi metroon, telefoni, ŝanĝi monon kaj aĉeti ion en Moskvo. La gvidlibro havas ankaŭ ĉapitreton pri la rusa alfabeto kaj prononco kun malgranda frazaro por turistoj. Interalie, ruslingvanoj povas amuziĝi, divenante rusajn nomojn, kaŝitajn en la esperantaj, ekzemple: Armila Ĉambro — Oruĵejnaja palata, Triunuo — Troica.

Oni tre facile kaj kun plezuro tralegas la libron, sed ĝiajn bildojn oni pririgardas ne tre komforte. La gvidlibro enhavas multe da bone selektitaj fotoj, tamen, bedaŭrinde, ne ĉiuj estas sukcese reproduktitaj. Restas alveni al Moskvo kaj ekvidi ĉion per propraj okuloj.

Sendube, Malgranda gvidlibro pri Moskvo helpos al moskvanoj esti bonaj gvidistoj tra la urbo kaj permesos al aliurbanoj ĝui (eĉ memstaran) ĉeeston en Moskvo.

Anna kaj Mati PENTUS

Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ: Malgranda gvidlibro pri Moskvo. Eld. Impeto, Moskvo, 2000. 88 paĝoj glue binditaj. ISBN 5-7161-0071-6.