Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ML 2001 005

Serĉu la ŝercon

Espereble tiuj du intervjuoj kun frite grasaj, plumpe plataj ruĝnazuloj (MONATO, 2000/11, p. 30 kaj 12, p. 30) ne fariĝos kutimo, serio aŭ io simila! Jam tio pri germana kulturo en la novembra numero mirigis nin, t.e. ni vane serĉis ion amuzan en ĝi. Estante denaska germanino kaj novgermano eksdana, ni tamen rezignis pri reago, pensante ke eble iaj dubindaj eksterlandaj elementoj povus ĝui tian “humuron” ... Nu, jen plata ŝerco, konfesinde. Pardonu. Aliflanke tio ja kongruas, ĉu ne, kun la etoso intervjua?

Dankon al Brian Moon kaj Barbara Kowalska, kiuj pri sinjoro Frito Graso liberigis nin de l’ tasko plendi! Pri la ruĝnaza profesoro-doktoro universala geniulo fama nun plendas ni, esperante ke tiaj mispaŝoj subnivelaj ne ripetiĝos tro ofte!

Sabine DARBELLAY kaj Henning HAUGE, Germanio