Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

El mia vidpunkto

Memdetrua homaro

Dum monatoj furoras en vastaj partoj de Eŭropo angoro pri bova spongeca encefalopatio (mallonge BSE, populare “bovofrenezo”), terura kaj teruriga malsano, kiu ne nur atakas bovojn sed transsaltis al homoj. Laste tio ŝokis Germanion, kiu arogante ĉiam deklaris sin “BSE-libera”, sed fine de la pasinta jaro trovis proprajn frenezajn bovojn.

Tiu ĉi estas nur unu el pluraj homkreitaj fatalaĵoj, kiuj kapablas detrui la homaron. Aliaj estas ekzemple poluado de nia vivmedio per venenoj kaj radioj. Por tiu ĉi memdetruado de l’ homaro bovofrenezo estas aparte klara ekzemplo. Kio okazis? Ĉar en la konsumisma socio oni avidis pli kaj pli al manĝado de viando, bredistoj industriigis la produktadon. Por ke brutaro kresku pli rapide kaj pli “kvalite”, oni donis al ĝi ne nur naturan furaĝon sed kromajn nutraĵojn kaj medikamentojn. Ĉar konsumantoj volas havi nur plej bonajn pecojn el buĉita besto, oni devis forĵeti la reston. Sed oni ja povis uzi kadavrojn ankaŭ por nutri bestojn kaj tiel havi duoblan profiton.

Perversa faruno

Sekve oni ne simple bruligis kadavrojn, sed faris el ili novan nutraĵon, kiun perverse oni nomis “bestofaruno”. Oni uzis tiucele eĉ malsanajn bestojn, interalie ŝafojn, kiuj mortis pro “ŝafofrenezo”. Kaj tiun malsanigan “bestofarunon” oni donis ne nur al karnomanĝuloj, kiaj estas porkoj kaj kortbirdoj (kiuj hodiaŭ plej ofte estas “kaĝobirdoj”), sed — kulmino de l’ perverso — ankaŭ al vegataranaj bovoj, tiel farante ilin kanibaloj.

Krima kaŝado

La “naturo” rebatis, malsanigante unue bovojn kaj poste homojn. Sed eĉ kiam oni rimarkis tiun ĉi fatalan eraron, oni kaŝadis dum jaroj la veron; britaj registaroj ekzemple, por ne damaĝi la proprajn bredistojn, anstataŭ averti konsumantojn pri la riskoj, kaŝis kaj sekretigis sciencistajn ekkonojn. EU-instancoj same bagateligis la danĝeron. Jes, oni malpermesis nutri bovojn per “bestofaruno”, sed tio okazis tro malfrue, kaj krome ne eblas kontroli, ĉu la malpermeso estas observata. Neniu scias, kiom da homoj jam estas infektitaj per bovofrenezo. Kaj kiu povas scii, ĉu la malsano ne jam transsaltis ankaŭ al porkoj, kokoj, meleagroj, anseroj kaj fiŝoj?

Klimata katastrofo

Ankaŭ en aliaj kampoj profito pli gravas ol homaj vivoj. De multaj jardekoj ni scias, ke en industrio kaj aŭtomobiloj uzataj substancoj venenas la teron. Por eviti kolapson de la monda klimato, oni aranĝis multajn konferencojn, sed la plej grandaj poluantoj, kun Usono ĉe la pinto, por ne damaĝi la propran industrion malhelpas tutmondan konvencion por reduktado de la venenoj. Do la homaro daŭrigas detrui sin mem per klimata katastrofo.

Alia ekzemplo estas poŝtelefonoj. Jam delonge ni scias, ke ankaŭ ili estas malsanigaj pro la radioj uzataj por tiu ĉi moderna kaj populara komunikilo. Ties radioj atakas la homan cerbon, krome la pli kaj pli multaj antenoj por poŝtelefonaj retoj venenas la vivmedion precipe en dense loĝataj regionoj. Tamen, anstataŭ malpermesi tiajn poŝtelefonojn kaj postuli sendanĝeran teknikon, iuj registaroj ekhavis la grandiozan ideon, preskribi (kiel ĉe tabako) surskribojn pri sanriskoj kaj doni konsilojn, kiel malgrandigi danĝeron. Cetere: EU preskribas presi sur cigaredskatoloj averton pri mortorisko, sed samtempe subvencias per mono el impostoj tabak-kultivadon. Ĉu eblas agi pli absurde kaj cinike?

Perfekta projekto

Belegan ekzemplon pri tia absurdeco ni trovas ankaŭ en Germanio. Ties registaro, laŭ promesoj dum elektokampanjo, enkondukis tiel nomatan “ekologian imposton” super benzino. La intenco estis, per plikostigo de karburaĵo redukti individuan aŭtomobiltrafikon; samtempe oni volis doni pli da mono al medikonvena fervojo. Sed kiam, pro aliaj kialoj, benzino ege plikostiĝis, pro protestoj de civitanoj kaj opoziciaj partioj la registaro (konsistanta el socialdemokratoj kaj verduloj) ektimis pri sia populareco. Do oni rapidege ŝanĝis leĝon por rekompenci aŭtomobilistojn per subvencio. Nun oni unuflanke enkasigas impostmonon, kiun oni aliflanke redonas al konsumantoj. Tiel redukti venenan trafikon certe ne eblas.

Estas diabla cirklo, ĉar konsumantoj ne volas akcepti avertojn kaj politikistoj ne malpermesas, ĉar konsumantoj volas havi ĉi ĉion, kaj politikistoj volas havi iliajn voĉojn dum elektoj. Senkonteste la memdetruo de l’ homaro estas la plej perfekte organizita projekto de tiu ĉi jarcento!

Stefan Maul