Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis! Sed mi en “el mia ridpunkto” en la decembra numero skribis: “Novan prezidanton havas ankaŭ Usono...”. Tion mi verkis fine de oktobro, la elektoj en Usono okazis la 7an de novembro, kaj vi ricevis la decembran numeron de MONATO eble jam komence de la lasta monato de 2000 — do en tempo, kiam Usono neniel jam havis novan prezidanton. Vi do prave povas aserti, ke mi mensogis; jen do puno pro mia ĵurnalista peko. Bone, vi eble scias, ke artikoloj en nia magazino estas verkitaj minimume unu monaton antaŭ apero, ĉar la teknika produktado kaj ekspedado bezonas ĉ. kvar semajnojn. Mi, verkante tiun tekston, ja prave povis supozi ke elektoj en Usono vere okazos je la anoncita dato. Sed kiu ja povis supozi, ke el tio rezultos tia plursemajna politika kaj jura spektaklo, pro kelkcent voĉdonoj? Kiu povis atendi, ke unu el la plej malnovaj demokratioj tiom ridindigos sin? La prezidanto, kiun oni epitetas “plej potenca viro de l’ mondo”, estas elektita de nur unu kvarono de elektorajtaj usonanoj, do tri kvaronoj ne volis havi lin. Tion Usono havis jam pli ofte, sed la pli granda makulo estas, ke sen klara, certigita plimulto kaj kvazaŭ nur hazarde Bush fariĝis prezidanto. Bone, ĉi ĉion nek vi nek mi povis imagi en oktobro 2000, sed tio ne forigas mian supre menciitan pekon. Do mi ĵuras: neniam plu mi asertos antaŭ la fino de la spektaklo, ke Usono havas novan prezidanton.

Sincere via Stefan Maul

PS: Verkita la 14an de decembro 2000, la tagon post oficiala agnosko, ke Bush venkis.