Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BELGIO

Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis

Dum la pasintaj jaroj la tradiciaj reguloj el la ekonomia scienco rilate al librotenado, financado, ktp, ŝajne ne plu validis. Grandegaj entreprenoj kunfandiĝis ĝis eĉ pli grandegaj entreprenoj, oni anstataŭigis bone konatajn marknomojn per tute novaj, sensignifaj, sed tutmonde bone prononceblaj nomoj, oni taksis la valoron de kompanio laŭ la profito kiun ĝi eble iam liveros, investantoj ne maltrankviliĝis se dum jaroj entreprenoj ne alportis profiton ...

Fine de la jaro 2000 venis la duboj. Transkontinentaj kunfandiĝoj (kiel german-usona DaimlerChrysler) evidentiĝis problemigaj. Bankoj kaj akciuloj demandas sin kiam interretaj vendejoj (kiel amazon.com) finfine anoncos pozitivajn spezokontojn. Internaciaj telefonkompanioj, kiuj je giganta prezo akiris licencon por ekspluati la sekvantan generacion de poŝtelefonoj en kelkaj eŭropaj landoj, nur pene trovas la monon por pagi tiun licencon.

En Belgio unu tia entrepreno nun estas kolapsanta. Kvankam tra ĝi pasis egaj kapitalfluoj, finfine el tutmonda vidpunkto tio estas bagatela afero kaj nur la belgaj (eĉ nur la flandraj) gazetaro kaj televido ĉiutage pritraktas ĝin. Eksterlande manpleno da fakuloj interesiĝas.

Vendisto plus librotenisto

Jo Lernout (52) [lernoŭt] laboris ĉe pluraj internaciaj kompanioj, laste ĉe la belga filio de usona Wang, siatempe grava produktanto de tekstprilaboraj sistemoj. Pol Hauspie (49) [haŭspi] transprenis la librotenan oficejon de sia patro kaj kompletigis ĝin projektante komputilajn programojn por librotenado.

Ambaŭ devenas el kaj daŭre loĝas en iom fora, okcidenta, flandra parto de Belgio, apud limo de Francio. Ili ambaŭ, kvankam el malsamaj vidpunktoj, havas sciojn pri ebloj kaj bezonoj de la komputila fako. Laŭkaraktere unu kompletigas la alian. En 1987 ili fondis, kun kelkaj amikoj, kompanion kiu okupiĝu pri parol- kaj lingvo-teknologio. En 1989 la kompanio ricevis la nunan nomon Lernout & Hauspie Speech Products, mallongigite L&HLHSP.

Malfacila starto

La fondintoj ne mem havis scion pri tiaj produktoj. Ili aĉetis la varojn eksterlande kaj distribuis ilin en Eŭropo. L&H ankaŭ dungis specialistojn por perfektigi kaj plilarĝigi la gamon kaj evoluigis ĝis praktika uzebleco la rezultojn kiujn atingis esploristoj de belgaj universitatoj.

Mankis vera strategio, ĝis L&H difinis tri prioritatojn: diĝita registrado de parolo, teksto-al-parolo (ekzemple komputilo kiu parolas), kaj parolrekono (ekzemple komputilo kiu aŭskultas kaj plenumas ordonojn de la uzanto). La unuaj produktoj ja funkciis, sed ne havis la esperatan kvaliton. La vendoj restis modestaj kaj L&H pluvivis danke al la talento de Jo Lernout kaj Pol Hauspie por konvinki investkompaniojn kaj lokajn bonhavulojn pri la estontaj sukcesoj.

Turnopunkto venis en 1992, kiam la tiama flandra ĉefministro, Luc Van den Brande, konvinkis (aŭ premis) GIMV, la investkompanion de la flandra registaro, finance subteni L&H. Ekde tiam, L&H povis daŭre fidi je influhavaj politikistoj por realigi siajn projektojn.

Intertempe L&H adaptis sian strategion: ĝi estonte nur okupiĝos pri evoluigo de la baza teknologio kaj vendos licencojn al aliaj kompanioj kiuj projektu la produktojn por konsumantoj. Tiu taktiko alportis novajn enspezojn, sed ne sufiĉis por povi ekspansii.

Kvin gloraj jaroj

Ĉirkaŭ 1995 pluraj eŭropaj kompanioj sukcesis negocigi siajn akciojn en la usona akcio-borso Nasdaq. Ekde la 1a de decembro 1995 ankaŭ la L&H-akcioj estis kvotataj tie. Estis tuja sukceso kaj tio konfirmis la internaciiĝon de L&H. Samtempe ekestis la daŭra kaj multekosta dependeco de investbankoj, revizoroj kaj juristoj.

Ĉiuj problemoj forvaporiĝis. La vendocifero kreskis kaj venis pliaj emisioj de akcioj, kies valoro plurobliĝis. Fruaj investantoj finfine povis reakiri sian kapitalon kun bela profito. La fina venko okazis kiam ankaŭ Microsoft akiris L&H-akciojn kaj promesis integrigi la L&H-produktojn en sian mastruman sistemon.

En la komencaj jaroj bankoj estis rifuzemaj pri helpo, sed ekde kiam L&H havis sufiĉe da monrimedoj, bankistoj volonte rendevuis kun L&H. Baza regulo de bankistoj ja estas pruntedoni monon nur al personoj kiuj ne bezonas.

Venis novaj oficejoj je la rando de urbeto Ieper, estis kreitaj filioj en- kaj ekster-lande, estis aĉetitaj tradukoficejoj kaj kompanioj kun konkurenca teknologio... En la printempo de la jaro 2000 la valoro de L&H-akcio estis la 25-oblo de la valoro en 1995. Laŭ borsa valoro ĝi estis la kvina entrepreno de Belgio.

Komence de la jaro 2000 L&H faris du grandajn — kiel poste evidentiĝis fatalajn — aĉetojn en Usono. La unua estis Dragon, la ĉefa konkuranto. Dua estis Dictaphone. Tiu lasta ne vere estis sana entrepreno, sed ĝi dominis la usonan merkaton de dikto-aparatoj. Se oni povus konvinki la klientojn de Dictaphone forĵeti siajn surbendigilojn kaj anstataŭe instali L&H-produktojn en siaj komputiloj, malfermiĝus senfina merkato. La aĉetojn volonte kaj sengarantie financis grupo de kvin bankoj (belgaj Artesia, Fortis kaj KBC, germanaj Deutsche Bank kaj Dresdner Bank) per kredito de proksimume 500 milionoj da usonaj dolaroj.

Usona gazeto malfidas

Dum la somero kelkaj ĵurnalistoj de la eŭropa eldono de la usona financa gazeto Wall Street Journal (WSJ) esploris la bilancojn de la L&H-grupo, ekspansiinta ĝis labirinto en kiu eĉ la fondintoj perdiĝas. Ili trovis, ke iuj ciferoj en la diversaj bilancoj ne kongruas. Ili vizitis la L&H-filiojn en Singapuro kaj Koreio kaj konstatis, ke tiuj filioj estas malfacile aŭ tute ne troveblaj. Al la negativaj raportoj en WSJ, L&H kaj ĝia ĉefa revizoro, KPMG, reagis per indigno: estis mensogoj, konkurantoj misuzis WSJ por fifamigi L&H, ktp. Mallonge poste estis registritaj novaj versioj de la bilancoj, kio pruvas ke tamen enestis eraroj.

Ekde tiam venis unu katastrofa novaĵo post la alia: dubaj transakcioj inter la filioj, malapero (ŝtelo?) de grandegaj sumoj en Koreio, falo de la vendosumo, malbonaj rezultoj de Dictaphone, bankkreditoj kiuj baldaŭ atingos sian limdaton ... En Belgio kaj Usono ankaŭ oficialaj instancoj komencis ekzameni la procedurojn ĉe L&H.

La iamaj amikoj distanciĝis. La ĉefa politika subtenanto, Luc Van den Brande, ne plu estas flandra ĉefministro. Estroj de Artesia kaj KBC deklaris en intervjuoj ke ili sentas sin trompitaj (kvankam la bilancoj kiujn vidis WSJ estas alireblaj por ĉiuj, certe por la bankoj). La L&H-akcioj ne plu estas borse vendeblaj. Nur obskuraj negocistoj okupiĝas pri ili.

Ĉu L&H estas savebla?

Estas du eblaj solvoj, sed ambaŭ estos ege komplikaj. L&H havas ĉefsidejojn en Belgio kaj Usono kaj la juraj proceduroj malsamas. Ne ekzistas iu supernacia sistemo por harmoniigi la procedurojn en la du landoj.

Unua solvo estas simpla bankroto: juĝisto finas la aktivecon de la kompanio kaj kuratoro vendas la valorajn erojn (tradukoficejojn, licencojn ...) al interesitoj; per la enspezoj oni unue repagas la prioritatajn kreditorojn: impostojn, socian asekuron, dungitojn ... Kio restas estas proporcie distribuata inter la ceteraj kreditoroj, i.a. la bankoj. Por la akciuloj kutime nenio restas.

Dua solvo celas resanigi la entreprenon. En multaj eŭropaj landoj oni nomas tiun proceduron konkordato. La usonaj esprimoj estas bankruptcy protection (protekto kontraŭ bankroto) aŭ Chapter 11. Juĝisto blokas dum iu periodo (kelkaj monatoj ĝis kelkaj jaroj) ĉiujn ŝuldo jn por ke la entrepreno povu restrukturi sin, sen esti ĝenata de juraj proceduroj. Kutime kreditoroj rezignas pri parto de siaj pruntoj. Post la restrukturado kaj sanigo, la entrepreno denove memstare funkcias.

La advokatoj de L&H petis la resanigan proceduron. La usona juĝisto konsentis pri proceduro por protekto kontraŭ bankroto. La belga juĝisto la 8an de decembro 2000 rifuzis konkordaton, ĉar evidentiĝis ke L&H mem ne plu konas sian financan situacion. Jam de kelkaj monatoj revizoroj rekontrolas la librotenadon de L&H, sed daŭre mankas konkludoj. Kelkajn tagojn poste la juĝisto nomumis tri kuratorojn kiuj, ĝis la definitiva decido pri konkordato aŭ bankroto, zorgu ke ne estas aktivaĵoj kaŝe vendataj.

Materialo por krimromano

Teorio, kiu jam cirkulis en malgranda rondo, antaŭ kelkaj tagoj aperis en la gazetaro: la usonaj sekretaj servoj kulpas pri la problemoj de L&H. Kompreneble usonanoj ne ŝatis, ke eŭropa entrepreneto aĉetas gravajn usonajn firmaojn. Akiron de Dictaphone oni ankoraŭ povis toleri, sed Dragon estis alia afero.

Laŭdire Dragon sufiĉe intime kunlaboris kun la usonaj sekretaj servoj por klopodi aŭtomate traduki ŝtele kopiitajn mesaĝojn (telefonajn kaj retajn) en malbone konataj lingvoj, ekzemple de teroristoj aŭ de drogotrafikantoj. Ke la scio akirita de Dragon estas kontrolata de eksterlanda grupo por Usono estas tute neakceptebla. Tial oni aranĝis ke usona juĝisto per Chapter 11-proceduro savos la usonan parton de L&H, dum en Belgio neeviteblos bankroto. Tiel la L&H-teknologio iĝos usona kaj malaperos ĝena konkuranto ...

Roland ROTSAERT