Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GEOLOGIO

Formikoj en sukceno de 92 megajaroj

Dum la konstruado de suburba domaro laŭ la atlantika bordo de New Jersey [nju ĝersi] la terlaboristoj trovis 77-kilograman blokon da sukceno, aĝan 92 milionojn da jaroj. La sciencistoj kredas, ke la regiono iam estis tropike varma, malseka, kaj cedra arbaro ĉirkaŭis marĉojn, lagojn kaj lagunojn ĝis la rando de la oceano.

En tiu sukcena bloko la sciencistoj malkovris centojn da insektspecoj, kaj estis surprizitaj pro la ekzisto de formikoj en tiu frua epoko kiam la dinosaŭroj ĉie regis super ĉio. Eltiritaj el tiu ĉi solida bloko estis sep specimenoj de tiuj fruepokaj formikoj.

La sukceno formiĝinta el arbsuko originis en la geologia epoko konata kiel Kretacea periodo, antaŭ 65-100 milionoj da jaroj. Muzea direktoro David Grimaldi diris: “Jen, primitivaj formikoj, kies ekapero estas ekstreme rara.”

Kiam la dinosaŭroj malaperis de la tero, la svarmo de la formikoj ege multobliĝis. Neniu povas klarigi ĝuste kial tia nombro subite eksplodis kaj disvastiĝis mondskale. Oni diras ke nuntempe la nombro de la formikoj tutmonde estas pli granda ol tiu de ĉiuj aliaj vivuloj.

Direktoro Grimaldi diris, ke la korpo de diversaj insektoj antaŭ 130 milionoj da jaroj portis specialan organon, la metapleŭran glandon, kies sekrecio estas acida kombino kiu similas al antibiotiko detruanta fungojn kaj bakteriojn. La plej multaj formikspecoj nuntempe ankoraŭ utiligas la metapleŭran glandon. Sen tiu ĉi organo la formikoj ekstermiĝus pro la netolerema natura ĉirkaŭaĵo kaj la mortigaj mikroboj.

Elson B. SNOW